Vizitu Forumon

Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento

(GMT+08:00) 2012-12-21 14:49:42

La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano estas unu el la ĉefaj verkoj de la ĉina fama moderna verkisto Lao She, kiu ricevis la titolon "Popola Verkisto" pro siaj verkoj Kamelo Ŝjangzi, Tetrinkejo k.s

Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito. Per la sorto de la familio la romano montris la mizeran vivon de tiamaj ĉinoj kaj per la priskribo de ilia batalo kontraŭ malamikoj la verkisto prikantis iliajn patriotismon kaj bravecon kontraŭ la invadantoj.

En 1988 tiama Ĉina Esperanto-Eldonejo eldonis la alian faman romanon de Lao She Kamelo Ŝjangzi, kaj ĉi-jare El Popola Ĉinio aperigos lian alian romanon Tetrinkejo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto