Vizitu Forumon

La Ŝanhaja E-Asocio profunde memoras s-ron Li Shijun

(GMT+08:00) 2012-12-24 10:30:31

La redakcio de El Popola Ĉinio kaj la Ĉina E-Ligo,

Kun granda surprizo kaj granda malĝojo ni informiĝis pri la forpaso de s-ro Li Shijun (Laŭlum), fama ĉina esperantisto, E-tradukisto, E-edukisto kaj membro de E-akademio. Lia forpaso estas granda perdo de la ĉina Esperantujo kaj ankaŭ de la internacia.

En la nomo de la Ŝanhaja E-Asocio kaj de mi mem, mi sendas al vi tiun ĉi malgrandan mesaĝon por esprimi nian funebron al s-ro Li Shijun kaj koran kondolencon al vi kaj al liaj familianoj.

Wang Minhao, prezidanto de la Ŝanhaja E-Asocio

La 10-an de novembro, 2012

Redaktoro: Wang Lihu

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto