Vizitu Forumon

Nia Esperanta popolo perdis valoregan batalanton por nia afero

(GMT+08:00) 2012-12-24 13:03:28
La redakcio de El Popola Ĉinio kaj la Ĉina E-Ligo,

Kun granda malĝojo ni ricevis la mesaĝon pri la forpaso de Laŭlum (Li Shijun), majstra ĉina esperantista tradukisto kaj verkisto diligenta kaj fekunda.

Pasintjare, en Pekino li donis intervjuon por Heroldo de Esperanto. Li rakontis pri sia vivo kaj sia amo al nia lingvo Esperanto. Esperantigis li multajn librojn kaj proksimigis tiamaniere la ĉinan kulturon al la tuta mondo.

En mia memoro kaj en nia koro li ĉiam restos entuziasma modelo de vera samideano.

Nia Esperanta popolo perdis valoregan batalanton por nia afero.

En la nomo de la Kultura Centro Esperantista en Svislando, mi sendas al vi tiun ĉi malgrandan mesaĝon por esprimi nian konservon al la memoron pri nia estimata Laŭlum.

Dieter Rooke kun la edzino Liu Jun el Svislando

22:50:17 de la 10-a de novembro, 2012

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto