Vizitu Forumon

Establo de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco

(GMT+08:00) 2013-02-27 14:27:06
Antaŭ la fondiĝo de la nova Ĉinio, establiĝis Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. De la 21-a ĝis la 30-a de septembro en 1949, Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco okazigis la 1-an Plenan Sesion. Sume 662 reprezentantoj ĉeestis al la sesio, inkluzive de la reprezentantoj de Komunista Partio de Ĉinio, diversaj demokratiaj partioj, diversaj popolaj grupoj, diversaj regionoj, Ĉina Popola Liberiga Armeo, nacimalplimultoj, fremdlandaj elmigrintaj ĉinoj kaj religiaj personoj, sume 46 establaĵoj kaj speciale invititaj personoj, ili havas vastan reprezentecon. La 1-a Plena Sesio de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco anstataŭe plenumis la funkcion de la Tutlanda Popola Kongreso, reprezentante la volon de la tutlanda popolo deklaris la establon de la Ĉina Popola Respubliko, aprobis la "Komunan Programon de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco", kiu havas la kvaliton de portempa konstitucio, "Organizan Leĝon de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco" kaj "Organizan Leĝon de la Centra Popola Registaro de Ĉina Popola Respubliko", decidis Pekinon kiel la ĉefurbon de la Ĉina Popola Respubliko, ruĝan flagon kun kvin steloj kiel la nacian flagon kaj "Marŝon de la Volontuloj" kiel nacian himnon, alprenis la kristanan eraon kiel ĉinan kronologion, elektis prezidanton, vicprezidantojn kaj membrojn de la centra popola registaro kaj membrojn de la 1-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.

En la unuaj 5 jaroj post la establo de la nova Ĉinio, la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco ludis gravan rolon en unuigo de tutlandaj diversnaciecaj popolanoj, solidigo de popola demokratia regpotenco, rekomenco kaj disvolvo de la nacia ekonomio, plenumo de socia reformado kaj disvolvo de unueca fronto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto