Vizitu Forumon

Tutlanda Popola Kongreso

(GMT+08:00) 2013-02-27 14:30:33
La Tutlanda Popola Kongreso de la Ĉina Popola Respubliko estas la plej supera organo de la ŝtata povo. Ĝi konsistas el reprezentantoj elektitaj de ĉiuj provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj kaj la Popola Liberiga Armeo. Ĝia servo-periodo estas 5 jaroj kaj en la unua trimestro de ĉiu jaro okazas ĝia sesio. La Konstitucio de la Ĉina Popola Respubliko tekstas: Ĉiuj rajtoj de la respubliko apartenas al la popolo. La organo, kie la popolo efektivigas siajn rajtojn, estas la Tutlanda Popola Kongreso kaj diverslokaj popolaj kongresoj. La reĝimo de la popola kognreso estas la fundamenta politika sistemo de la Ĉina Popola Respubliko. La ŝtataj institucioj praktikas la principon de demokratia centralizismo. La Tutlanda Popola Kongreso kaj diverslokaj popolaj kongresoj naskiĝas post demokratia elektado. Ili respondecas por la popolo kaj estas kontrolataj de ĝi. La personaroj de la ŝtataj administraj organoj, juĝaj kaj prokuroraj institucioj estas deciditaj de la popola kongreso, respondecas por la popolo kaj estas kontrolataj de ĝi. La funkcioj kaj rajtoj de la centraj kaj lokaj ŝtataj organoj estas deciditaj laŭ jena maniero: Gvidate de la centra ŝtata organo la lokaj ŝtataj institucioj plene disvolvas sian iniciativon kaj aktivecon. La Ĉina Popola Respubliko estas unuigita multnacia lando. La lokoj, koncentre loĝataj de la naciminoritatoj, praktikas lokan aŭtonomecon kaj ĉiuj aŭtonomaj regionoj estas nedisigeblaj de la Ĉina Popola Respubliko.
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto