Vizitu Forumon

Sistemo de la popola kongreso

(GMT+08:00) 2013-02-27 14:31:27

La sistemo de la popola kongreso temas jene: (1) La sistemo de la popola kongreso estas la La sistemo de la popola kongreso temas jene:

(1) La sistemo de la popola kongreso estas la plej alta leĝdona organo de Ĉinio. La ŝtataj karakteroj kaj la pozicioj de diversaj sociaj klasoj en tiu ŝtato estas ties ŝtata sistemo, kaj la organiza formo de iu ŝtato estas ĝia politika sistemo. La ŝtata sistemo de Ĉinio estas popol-demokratia diktaturo kaj ĝia politika sistemo estas popola kongreso. Tio estas decido de la historio kaj popola volo. Laŭ la sistemo de la popola kongreso la ŝtataj organoj organiziĝas kaj funkcias laŭ la principo "ĉiuj rajtoj apartenas al la popolo" kaj demokratia centralizismo. La diversaj ŝtataj organoj, la centra kaj lokaj registaroj funkcias ĉiu laŭ siaj propraj rajtoj, tiel ke la ŝtata povo ne suferas de troa centraliziĝo nek de ĉia komplikeco, por ke ĉiuj ŝtataj laboroj estu farataj efike kaj bonorde.

(2) La sistemo de la popola kongreso estas popol-demokratia sistemo gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio. En Ĉinio vivas pli ol 1,2 miliardo da loĝantoj. Kiamaniere administri la landon? Tion povas fari demokratie nur la tutlanda kaj lokaj popolaj kongresoj elektitaj de la popolo, respondecantaj por la popolo kaj kontrolataj de ĝi kaj la sistemo de la popola kongreso formita sur tiu bazo. La Komunista Partio de Ĉinio, kiel partio en potenco, efektivigas sian gvidadon super la ŝtato pere de la sistemo de la popola kongreso kaj organizas la popolon en la landa administrado, por ke la ŝtataj povoj estu tenataj ĉiam en la manoj de la popolo.

(3) La sistemo de la popola kongreso estas fundamenta politika sistemo de Ĉinio. En Ĉinio estas diversaj politikaj sistemoj, el kiuj tiu de la popola kongreso estas premiso de ĉiuj aliaj politikaj sistemoj, montras la kompletan fizionomion de la politika vivo de Ĉinio kaj estas baza politika sistemo. Ĝi estis starigita en 1954. En la dekoj da jaroj post sia stariĝo ĝi ludis ekstreme gravan rolon en ekonomio, politiko kaj aliaj flankoj de Ĉinio. La historiaj faktoj pruvis, ke ĝi konvenas al la ŝtataj kondiĉoj de Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto