Vizitu Forumon

Politikaj sesioj antaŭenigas realigon de "ĉina revo"

(GMT+08:00) 2013-03-01 14:30:29

Nelonge post la Printempa Festo Cao Lei pakis siajn sakojn kaj sin preparis forlasi sian kamparan hejmlokon en la ĉina nordokcidenta provinco Gansu por trovi laboron en urbo.

La hejmloko de Cao troviĝas en la tibeta subgubernio Tielou, ruinigita de la tertremo, kiu trafis la najbaran provincon Sichuan en la jaro 2008. Dum la rekonstruado post la tertremo Cao konstruis 10-ĉambran domon kun financa helpo de la loka registaro. Kelkjara laboro en la loka urbeto ebligis al li pagi la tutan ŝuldon, kiun li faris dum konstruado de sia hejmo.

"Mi planas labori ekstere dum kelkaj jaroj, tiel mi povas lukri pli da mono kaj miaj infanoj povas ricevi pli bonan edukon," 35-jara li diris al raportisto el la novaĵ-agentejo Xinhua. "Mi revas ke iam miaj infanoj iros el ĉi tiu monto kaj ŝanĝos siajn sortojn per scioj."

Freŝa entuziasmo por la "ĉina revo" estis fajrigita de la landa nova gvidantaro, kiu estis elektita en novembro de la lasta jaro post la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.

En sia "inaŭgura parolado" en la 15a de novembro, Xi Jinping, la nova ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, ĵuris unuigi kaj konduki la Partion kaj la tutan ĉinan popolon en transdono de la historia "stafetbastono" kaj en kontinua klopodo por atingi la grandan rejuniĝon de la ĉina nacio.

Dek kvin tagojn poste, kiam Xi Jinping kaj aliaj membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ vizitis la ekspozicion "La Vojo al Rejuniĝo" en Pekino, li refoje klarigis la ĉinan revon kiel la ambician celon realigi la nacian rejuniĝon.

Xi diris, ke ĉiuj havas siajn proprajn idealojn kaj strebojn krom tiu ĉi komuna revo. "Realigi la nacian grandan rejuniĝon estas la plej granda revo en la moderna historio de Ĉinio," li diris.

La ĉina revo prezentas ne nur individuajn esperojn, sed ankaŭ kolektivajn, ekzemple protekto de socia justeco kaj homaj rajtoj, kaj naciajn, kiel konservado de la ŝtata suvereneco kaj teritoria integreco.

Kiel realigi la ĉinan revon fariĝos varma temo de diskuto en la leĝdona kaj politik-konsultiĝa sesioj. La sesioj de la Tutlanda Popola Kongreso, la ĉina parlamento, kaj de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, la plej supera politik-konsilista korpo, inaŭguriĝos respektive en la 5a kaj la 3a de marto. Ili elektos aŭ aprobos la nomumon de la ŝtata nova gvidantaro kaj plenumaj organoj, donante reĝiman kaj personan garantion por la landa disvolviĝo. Dume, la sesioj turnos proponojn de la reganta partio en naciajn politikojn por pli bone koncentri la fortojn de la popolo al la realigo de la ĉina revo.

"La ĉina revo havas sian propran tempotabelon kaj realiĝos paŝo post paŝo," diris Fan Peng, esploristo el Gansu-provinca Akademio de Sociaj Sciencoj.

Laŭ Xi Jinping, Ĉinio atingos la celon de konstruado de modere prospera socio en ĉiuj kampoj en 2021, kiam la Komunista Partio de Ĉinio festos la centan datrevenon de sia fondiĝo.

Okaze de la centjara jubileo de la Popola Respubliko de Ĉinio en 2049 estos plenumita la celo konstrui riĉan, fortan, civilizacian kaj harmonian modernan socialisman landon, kaj realiĝos la revo de la granda rejuniĝo de la ĉina nacio, Xi Jinping diris en sia parolado en la ekspozicio.

Restas nur ok jaroj antaŭ ol Ĉinio plenumos sian unuan celon realigi la ĉinan revon. Estante la dua plej granda ekonomio, Ĉinio tamen ankoraŭ alfrontas multajn defiojn, inkluzive de neekvilibra evoluo inter la orienta kaj okcidenta landpartoj, granda diferenco je riĉeco, malsana ekonomia strukturo kaj malfortika natura medio. Ĉiu el tiuj problemoj estos pridiskutata en la du sesioj, kiam rimedoj estos proponitaj por solvi ilin kaj antaŭenpuŝos la efektivigon de tiaj metodoj.

La ĉina revo estas enkorpigita en la revoj de ĉiuj personoj kiel Cao. Li revas pliigi sian enspezon, dum Fan, loĝanto de la serioze poluita landinterna urbo Lanzhou, esperas, ke la ĉielo estos blua, kiam li emeritiĝos en 2019.

Dum la sesioj miloj da leĝdonantoj kaj politikaj konsilantoj el ĉiuj rondoj de la socio konservos la revojn de popolanoj en la memoro kaj aŭdigos siajn voĉojn en la maniero, kiu influas nacian politikfaron.

"Ĉi-jaraj sesioj faros la ĉinan revon komuna aspiro de ĉiuj," diris Ji Zhengju, plenuma direktoro de la Politik-Partia Esplorcentro de la Centra Kompila kaj Traduka Buroo, la pensbanko de KPĈ.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto