Vizitu Forumon

Kunvenis prezidio de 1a Sesio de 12a Tutlanda Popola Kongreso

(GMT+08:00) 2013-03-04 16:57:32

La 4an de marto en Pekino prezidio de la 1a Sesio de la 12a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio okazigis sian unuan kunvenon. Zhang Dejiang, deputito de la Tutlanda Popola Kongreso kaj membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, estis elektita kiel plenuma prezidanto de la prezidio de la 1a Sesio de la 12a Tutlanda Popola Kongreso. Samtempe elektitaj plenumaj prezidantoj de la prezidio estas ankaŭ Liu Yunshan, Li Jianguo, Wang Shengjun, Chen Changzhi kaj Yan Junqi.

Unue en la prepara kunveno de la 1a Sesio de la 12a Tutlanda Popola Kongreso oni elektis membrojn de la prezidio. Poste la prezidio okazigis sian unuan kunvenon, kaj al ĝi ĉeestis 173 el entute 178 membroj. La nombro jam atingis la kvorumon.

Laŭ regularo de la Tutlanda Popola Kongreso la prepara kunveno estis sub la prezido de Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la 11a Tutlanda Popola Kongreso, kaj la ĉeestantoj elektis plenumajn prezidantojn de la prezidio.

Zhang Dejiang prezidis la unuan kunvenon de la prezidio, kaj la ĉeestantoj voĉdone adoptis tagordon de la 1a Sesio de la 12a Tutlanda Popola Kongreso. La sesio daŭros 12 tagojn kaj duonon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto