Vizitu Forumon

Karaj amikoj,

(GMT+08:00) 2013-03-13 11:21:25
Kara amiko,

Saluton!

Kiel vi scias, kio estas "Amo"? Ĉu vi ofte diras 'amon' al viaj gepatroj, gefiloj, amikoj aŭ aliaj homoj? Kiel vi parolas pri"Amo" en via lingvo? Dum sia vivo Tibor Sekelj, fama vojaĝisto kaj verkisto de Esperanto, havis la volon fari libron pri "Amo" en cent lingvoj. Tio estas belega volo, ĉu ne?

Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia invitas vin, kara amiko, agi kaj realigi la volon en la printempo de 2013.

Temo de nia aktiveco:

Printempe de 2013, ni kune rakontu "Amon"!

Metodo por la partopreno:

Bonvole diru al ni la ortografion kaj prononcon de "Amo" en via lingvo, sendu al la adreso: amo@cri.com.cn artikolon pri la historio de "Amo" en via lingvo, aŭ fotojn, aŭdon aŭ videon pri rakontoj de "Amo" ĉe vi.

Premio:

Se viaj artikolo, fotoj, aŭdo aŭ video estos publikigitaj sur nia retejoj: https://esperanto.cri.cn kaj en poŝtelefona retpaĝaro, kaj uzitaj en nia radio-disaŭdigo, vi ricevos ĉinan tradician pentraĵon.

Kontaktantoj

Zhang Ping: (+86)010-68891795

perfektgoja@163.com    amo@cri.com.cn

Xu Yunying: (+86)010-68892450

xuyunying@cri.com.cn    amo@cri.com.cn

La limdato estas la 30-a de aprilo, 2013.

Kara amiko, ni atendu vian partoprenon kaj kune rakontu Amon en la printempo!

Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia

Marte, 2013

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto