Vizitu Forumon

Li Keqiang surloke gvidas batalon kontraŭ tertremo

(GMT+08:00) 2013-04-20 17:00:36

Matene de la 20a de aprilo je 2 minutoj post la 8a horo 7-magnituda tertremo trafis la gubernion Lushan de la urbo Ya`an, Sichuan-provinco.

Laŭ plej freŝaj informoj, la tertremo rezultigis morton de 102 homoj kaj vundiĝon de pli ol 3 500.

Laŭ la sismologia reto de la provinco Sichuan, la 7-magnituda tertremo okazis matene je 2 minutoj post la 8a horo en la gubernio Lushan. La hipocentro profundas 13 kilometrojn, kaj la epicentro troviĝas je 19 kilometroj fore de la gubernia urbo. La tertremo estis forte sentebla en kelkaj urbetoj ĉirkaŭ la gubernio Lushan. La loka telekomuniko estis interrompita.

La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilantaro donas grandan atenton al batalo kontraŭ la tertremo. Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ĉefministro Li Keqiang faris gravajn instrukciojn, postulante, ke oni prenu la savadon de vivoj kiel la ĉefan taskon, bone efektivigu aranĝojn por la suferantoj kaj konservu la socian stabilecon. La Nacia Katastrofredukta Komisiono kaj la Ministerio de Civilaj Aferoj jam komencis la urĝan reagon de tri gradoj.

Ĉina ĉefministro aviadile atingis la armean aerodromon de Qionglai, kaj parto da laborantoj flugos al la epicentro per helikoptero. En aviadilo Li Keqiang kunvokis kunvenon por aranĝi laborojn kontraŭ la katastrofo. Li emfazis, ke oni prenu la savadon de vivoj kiel la ĉefan taskon kaj plenforte serĉi kaj savi postvivantojn en la ora 72-hora periodo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto