Renormaliĝas la medicina kaj sanitara laboro en la tertrema katastrofejo
(GMT+08:00) 2013-05-03 09:41:00
La 2an de majo la Nacia Komisiono pri Sano kaj Familia Planado publikigis la bultenon, ke la sanitara kaj kontraǔepidemia laboro jam kovris la tutan katastrofejon de la tertremo en la provinco Sichuan, rekta interreta raporto pri epidemio jam estas tutflanke restarigita kaj efektive funkcias laboroj pri vakcinado, trakontrolo de akvo, media desinfektado, ktp.