Vizitu Forumon

Granda amo estas antaŭenigi Esperanton

(GMT+08:00) 2013-05-24 17:15:06

Majstro Hidemaru Deguchi, edzo de la 3a Spirita Gvidantino de Oomoto diris, ke en la mondo ekzistas nur amo kaj malamo.

Amo estas agi kaj pensi nur por ĉiuj. Malamo ĉiel celas sin mem.

La Esperanto-Movado estas grandega Dia amo al la homaro. Se la tuta homaro uzas Esperanton kiel komunan lingvon, ekestos egaleca komunikado.

Averaĝe azianoj, okcidentanoj, arablingvanoj lernas ĝin per nur kvinono da peno.

La unua elemento por atingi pacon kaj havi federisman mondon estas havi komunan lingvon, sekve, ankaŭ ĉiuj religioj pace kunvivos. Se la lingva problemo estas solvita, ĉio alia de si mem antaŭeniros.

Ni devas kune labori por pli bona medio, solvado de la energia problemo kaj nutrado, kaj grandigi la homaron.

Nun ŝajne la angla venkis la mondon. Eĉ senkrimaj, oni estas diskriminaciitaj pro nia naskiĝlando: nur anglalingvanoj havas grandegan prestiĝon kaj privilegiojn.

Ni vivas nun en ne ama mondo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto