Vizitu Forumon

Amo el Livia Barth

(GMT+08:00) 2013-05-24 17:28:32
La vorto AMO alvenis jarcentojn post la amo. (Josef Narosky ).

La bestoj ne konas la vorto ...AMO...sed, scias pri la amo. (Josef Narosky ).

Amo estas parolo sen bildo...sen koloro...sen gusto...sen sono...sen formo...sed, estas tio !

Amo estas spaco en le menso...en la koro...en la aero...en la eterneco...kiu movas la homojn en sia batalo tra la vivo...

Amo estas la senkulpigo per akcepti la vivo kaj la batalo por esti en tie ĉi mondo...Amo estas la gajaj koloroj, la ĉielarko, el nia ekzistenco...la bela muziko el nia vivo kiun ĉiam volas akompani nin.

AMO en mia lingvo ( la hispania lingvo ) havas nure unu litero pli ol en esperanto, sed ĉi tio ne pravas, ĉar ĝi estas...AMO !...AMOR !...

En mia regiono, la Patagonio, estas mapuĉa legendo ( mapuĉa homoj estas indiĝenaj gehomoj kiujn loĝas en mia bela lando kaj ankaŭ en Ĉilio ),. Ĝi parolas pri bela mapuĉa junulino nomiĝita Huala. Dum printempo ŝi kutimas iri al la lago ĉar ŝi ŝatas vidi la akvon ondojn, la rebriloj de la verda arboj, la unuaj belaj floroj, la birdoj en la eterna blua ĉielo ludanta kun la patagonia printempa vento, la fiŝoj ludanta en la lago akvo...

Tiel, Huala estis kaptita pro la lago mastro, kiujn amis ŝin, kaj transformis ŝin en birdo simila anaso, sed kun mallongaj flugiloj. Tiel ŝi ne povas foriri.

Ŝi amas la mastro, sed ŝi plendas pri la amo perdita de la gepatroj kaj gefratoj. Ĉar la amo ne estas unu...la amo estas unu kaj multaj...

Huala estas anaso en la Patagonio akvoj. Ĝi, kelkfoje, plende krias...

Huala plendas en la profunda verda kaj blua akvoj de la Patagonia printempo...

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto