Vizitu Forumon

Jixi --- admirinda floro de hui-kulturo

(GMT+08:00) 2013-07-01 09:13:00

Saluton, karaj amikoj! Bonvolu daŭre aŭskulti la specialan progremon "Mi Amas Ĉinan Guston" de Ĉina Radio Internacia. En hodiaŭa programero ni kune vizitu la gubernion Jixi, kiu havas multajn famulojn kaj fortan hui-kulturon.

Karaj amikoj, antaŭ ĉio estas 2 demandoj.

1.Kiom da areo kovras la templo de la prapatroj de la klano de la familinomo Hu?

2. Kio estas la familinomo de la plejparto de la vilaĝanoj en la vilaĝo Longchuan?

La gubernio Jixi situas en la suda parto de la provinco Anhui kaj estas unu el la fontoj de hui-kulturo. Hui-kulturo estas unu el la tri regionaj kulturoj de Ĉinio, havanta vastajn enhavojn, inkluzive de ekonomio, socio, edukado, literaturo, arto, konstruado, medicina scienco kaj tiel plu. En geografio, Jixi estas la kerno de hui-kulturo.

La vilaĝo Longchuan estas malnova vilaĝo de Jixi, loĝataj de vilaĝanoj kun la familinomo Hu. Oni diris, ke la vilaĝo Longchuan estas konstruita en la dinastio Dongjin(316-420), antaŭ pli ol 1 600 jaroj. En Longchuan nun loĝas pli ol 400 familioj kun pli ol 1 300 homoj kaj 90% da vilaĝanoj havas la familinomon Hu.

La templo de la prapatroj de la klano estas konstruaĵo por konservi klanan disciplinon kaj familiajn regulojn. Originale la templo estas ejo por oferi praprtrojn, tamen multaj temploj estas artaĵoj. La templo de Hu rigardas al la sudo kaj kovras 1 564 kvadratajn metrojn. La konstrua strukturo havas karakterizon de la dinastio Ming(1368-1644), kaj la interna parto havas stilon de la dinastio Qing(1636-1912).

Karaj amikoj, nun mi finas hodiaŭan programeron "Mi Amas Ĉinan Guston" de Ĉina Radio Internacia. Ne forgesu la du demandojn:

1.Kiom da areo kovras la templo de la prapatroj de la klano de la familinomo Hu?

2. Kio estas la familinomo de la plejparto de la vilaĝanoj en la vilaĝo Longchuan?

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto