Vizitu Forumon

Talentkonkurso malfermita al transmaraj ricevantoj de ĈRI

(GMT+08:00) 2013-07-01 15:08:06

Talentkonkurso malfermita al transmaraj ricevantoj de ĈRI

Gusto estas specifa sensaĵo, eco de karaktero, sagaca kaj ĝusta senco pri la kvalitoj kaj mankoj de arta verko, aŭ maniero kaj stilo de arta verko. La ĉina gusto konkretiĝas en festoj, frandaĵoj, kaligrafio, pentrado, muziko kaj arkitekturo de la ĉina nacio.

Karaj amikoj, bonvole aŭskultu serion da specialaj programeroj de Ĉina Radio Internacia, se vi interesiĝas pri la ĉina kulturo, kaj volas koni pli da elementoj de la ĉina kulturo kaj montri viajn talentojn rilatajn al la ĉina kulturo. De la 1a de junio ĈRI elsendos la serion "Mi amas la ĉinan guston" per radio kaj reto, kaj prenos ĝin kiel la temon de talentkonkurso. Ni kore bonvenigas vin al la konkurso!

Oni povas partopreni en la talentkonkurso "Mi amas la ĉinan guston" per kvizo, eseo, pentraĵo, kaligrafaĵo aŭ originala talentprezento.

Regularo de la Konkurso

1, Kvizo: por ĉiu partoprenanto ni starigos tri demandojn, kaj vi respondu ilin.

2, Eseo: taŭgaj estas prozo, poemo kaj similaj verkoj pri la ĉina kulturo.

3, Pentraĵo: la partoprenantoj montru aferojn, objektojn aŭ scenojn kun la ĉina gusto per siaj pentraĵoj aŭ manfaraĵoj.

4, Kaligrafaĵo: la partoprenantoj prezentu siajn verkojn de la ĉina kaligrafio.

5, Originala talentprezento: la partoprenantoj montru per aŭdaj aŭ videaj verkoj siajn talentojn por tradiciaj operoj, kantoj, kungfuo, popolaj instrumentoj, kuirarto aŭ aliaj artoj de Ĉinio.

Konkurantoj per eseo devas indiki en la kontribuaĵoj siajn nomon kaj ŝtatanecon, kontakt-manieron, kaj titolon de la verko. Konkurantoj per pentraĵo, manfaraĵo aŭ kaligrafaĵo bonvole indiku siajn nomon, ŝtatanecon kaj kontakt-manieron, titolon de la verko kaj klarigon de bildo (mallongan enkondukon) kaj sendu al ni la kontribuaĵojn poŝte aŭ rete (elektronika versio). Konkurantoj per originala talentprezento sendu aŭdan dosieron (MP3) aŭ videaĵon (bonkvalitan, maksimume dek-minutan kaj 200MB-an DV-dosieron en oftaj aranĝoj, prefere en MPEG, MP4 aŭ AVI) kaj indiku siajn nomon kaj ŝtatanecon, titolon kaj klarigon de la verko.

Respondoj kaj kontribuaĵoj devas esti senditaj plej malfrue en la 31a de aŭgusto 2013 (laŭ la loka poŝtstampo). La retaj partoprenantoj devas prezenti siajn respondojn aŭ kontribuaĵojn antaŭ la 24a horo de la 31a de aŭgusto 2013. Nia ĵurio prijuĝos respondojn kaj kontribuaĵojn de la partoprenantoj. La laŭreatoj ricevos respektive la unuan, duan, trian kaj specialan premiojn. Gajnintoj de la speciala premio akiros la ŝancon de senpaga vojaĝo al Ĉinio.

Ni kore deziras al vi bonan rezulton!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto