Vizitu Forumon

Sirio akceptas proponon de Rusio pri kemiaj armiloj

(GMT+08:00) 2013-09-11 10:48:19

La propono prezentita de Rusio pri la kemiaj armiloj de Sirio ricevis ĝeneralan subtenon de la internacia socio. Al la siria situacio ŝajnas aperi turniĝo. En la 10a de septembro Rusio asertis, ke ĝi kiel eble plej rapide konsiliĝos kun la siria registaro kaj ellaboros planon meti la kemiarmilan arsenalon de Sirio sub la kontrolon de la internacia socio. Samtage la usona prezidento Obama postulis al la Kongreso prokrasti voĉdonadon pri la rezolucio, kiu rajtas doni militan atakon al Sirio.

La 10an de septembro la siria ĉefministro Wael al-Halaki diris, ke la siria registaro donas sian subtenon al la propono de Rusio pri la kemiaj armiloj kaj jam estas preta disvolvi kunlaboron pri ĉiu internacia iniciato ebla je senigo de milito. Li substrekis ankaŭ, ke la siria popolo strebas por sin liberigi de la krizo per landskala dialogo, kaj Sirio akceptas ĉian iniciaton bazitan en la kadro.

Tiutage en iu oficiala retejo la rusa prezidento Putin esperis, ke Sirio konsentu meti siajn kemiajn armilojn sub la kontrolon kaj poste detrui ilin. Samtempe li alvolis Usonon forlasi militon al Sirio.

La 10an de septembro, en la regula gazetara konferenco Hong Lei, la proparolanto de la Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio subtenas la proponon de Rusio pri la kemiaj armiloj de Sirio. Ĉinio ĉiam kontraŭstaras la uzon de armita forto aŭ la minacon uzi armitan forton.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto