Vizitu Forumon

Interparolo okazis al Li Keqiang kaj Ponta

(GMT+08:00) 2013-11-27 13:17:35

Posttagmeze de la 25a de novembro laŭ la loka tempo la ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj la rumana ĉefministro Ponta faris interparoladon en la rumana ĉefministrejo. En la interparolo Li Keqiang insistis pliprofundigi la tradician amikecon kaj praktikan kunlaboron inter Ĉinio kaj Rumanio, kaj fari akcelon, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj mezorienta Eŭropo kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo akiru pli grandan progreson.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio ĉiam de strategia alto rigardas la rilatojn inter Ĉinio kaj Eŭropo, firme subtenas la konstruadon de la eŭropa integriĝo; Ĉinio volas kune kun Rumanio fari klopodon por ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj mezorienta Eŭropo kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo akiru pli grandan progreson.

Post la interparolo la dulandaj ĉefministroj kune ĉeestis la subskribon de kunlaboraj dokumentoj pri ekonomio, komerco, investo, kulturo kaj aliaj kampoj, kaj publikigis komunan deklaracion.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto