Vizitu Forumon

Li Keqiang ĉeestis la 3an ekonomian kaj komercan forumon de Ĉinio kaj landoj mezeŭropaj kaj orienteŭropaj

(GMT+08:00) 2013-11-28 17:00:29

La 26an de novembro en Bukareŝto, Rumanio, ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis la 3an ekonomian kaj komercan forumon de Ĉinio kaj landoj mezeŭropaj kaj orienteŭropaj kaj faris parolon.

Li Keqiang diris, ke li tre ĝojas veni al la amika lando Rumanio kaj ĉeesti la 3an ekonomian kaj komercan forumon de Ĉinio kaj landoj mezeŭropaj kaj orienteŭropaj. Li aklamis okazigon de la forumo en la nomo de ĉina registaro kaj esprimis koran dankon al diversrondaj personoj, kiuj subtenas kaj prizorgas kunlaborojn inter Ĉinio kaj landoj mezeŭropaj kaj orienteŭropaj.

Li Keqiang montris, ke Ĉinio kaj landoj mezeŭropaj kaj orienteŭropaj havas profundan tradician amikecon. En la pasintaj 60 jaroj, la amikeco inter Ĉinio kaj landoj mezeŭropaj kaj orienteŭropaj eltenis elprovon de la ŝanĝiĝo de internacia situacio kaj fariĝis pli vigla.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto