Vizitu Forumon

Li Keqiang intervidiĝis kun la uzbeka prezidento

(GMT+08:00) 2013-11-29 16:27:58
La 28an de novembro en Uzbekio la ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun la uzbeka prezidento Abduganiyevich Karimov kaj diris, ke Ĉinio volas antaŭenpuŝi la strategiajn partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj Uzbekio.

Karimov diris, ke la ĉeesto de Li Keqiang al la 12a konferenco de ĉefministroj el la membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizaĵo forte akcelos disvolvon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Uzbekio. Uzbekio volas klopodi kune kun Ĉinio por pluapaŝe altigi la dulandan kunlaboran nivelon kaj favori la dulandajn popolojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto