Vizitu Forumon

Ĉina politikpartia sistemo

(GMT+08:00) 2014-02-28 13:13:53

La politikpartia sistemo estas grava elemento de moderna demokrata politiko. Adopto de taŭga politikpartia sistemo en iu lando estas decidita laŭ la naturo, naciaj kondiĉoj kaj socia evoluo de tiu ĉi lando. La diverseco de politikpartiaj sistemoj en malsamaj landoj reflektas la diversecon de homaj civilizacioj.

La politikpartia sistemo adoptita de Ĉinio estas multpartia kunlaboro kaj politika interkonsiliĝo sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, kiu diferencas de la du-partia kunlabora sistemo aŭ la multpartia konkura sistemo de la okcidentaj landoj kaj la unu-partia sistemo praktikata en iuj landoj. Tiu ĉi sistemo estis starigita kaj disvolviĝis dum la long-perioda praktiko de la revolucio, konstruado kaj reformado de Ĉinio. Ĝi estas la baza politika sistemo konvena al la kondiĉoj de Ĉinio. Ĝi estas la socialisma politikpartia sistemo kun ĉinaj karakterizoj, kaj la ŝlosila elemento de la socialisma demokrata politiko de Ĉinio.

La konstitucio de la Popola Respubliko de Ĉinio tekstis, ke la multpartia kunlaboro kaj politika interkonsiliĝo sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio plu ekzistos kaj disvolviĝos en la venonta longa tempo. La Komunista Partio de Ĉinio kaj la demokrataj partioj devas preni la konstitucion kiel la bazan normon de sia konduto, defendi la dignon de la konsititucio kaj certigi ĝian efektivigon.

Sub la multpartia kunlabora sistemo de Ĉinio estas la Komunista Partio de Ĉinio kaj aliaj ok politikaj partioj. La ok demokrataj partioj estas: Revolucia Komitato de la Ĉina Kuomintango, Ĉina Demokrata Ligo, Ĉina Asocio de Nacia Demokrata Konstruado, Ĉina Asocio por Akcelo de Demokratio, Ĉina Kamparana kaj Laborista Demokrata Partio, Ĉina Zhi Gong Dang, Jiu San Societo kaj Taiwan-a Demokrata Aŭtonoma Ligo. La Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco estas la grava institucio de multpartia kunlaboro kaj politika interkonsiliĝo sub la gvidado de la KPĈ. Surbaze de la principo de "long-perioda kunekzisto, reciproka kontrolo, sincera traktado unu al alia kaj partopreno en prospero kaj malfeliĉo," la KPĈ kaj la ok demokrataj partioj laboras man-en-mane por disvolvi socialismon kun ĉinaj karakterizoj kaj levi la bazan trajton de "multpartia kunlabora sistemo sub la gvidado de la KPĈ, kun la KPĈ kiel posedanto de la regpotenco kaj la aliaj ok partioj kiel plenaj partoprenantoj de ŝtataj aferoj." La multpartia kunlabora sistemo montras unikan politikan avantaĝon kaj fortan vivecon, kaj ludas la neanstataŭigeblan rolon en la politika kaj socia vivo de Ĉinio.

La multpartia kunlabora sistemo de Ĉinio travivis la gloran historion de 62 jaroj. Ĝi pruvis per la praktiko, ke la multpartia kunlabora sistemo, kiel la baza politika sistemo de Ĉinio, estas neevitebla, krea kaj supera.

Nun la ĉina popolo strebas kun memfido por ĉiuflanke konstrui la bonhavan socion, kaj plenforte penas por konstrui prosperan, fortan, demokratan, kulture progresintan, harmonian kaj modernan socialisman landon. Daŭrigi kaj bonigi la multpartian kunlaboran sistemon utilas por akceli la daŭrigeblan disvolviĝon de la socia produktivo, realigi la tutan progreson de la socio, antaŭenigi la plenumon kaj disvolvon de la popola demokratio, antaŭenpuŝi la socialisman politikan civilizacion, rapidigi la disvolviĝon de socialisma kulturo kaj la socialisman etikan progreson, konservi politikan stabilecon kaj socian stabilecon kaj unuecon en la lando, kaj akceli la konstruon de la harmonia socialisma socio.

Kun la kontinua disvolviĝo de la reformado de plitika sistemo kaj socialisma demokrata politiko en Ĉinio, la multpartia kunlabora sistemo kontinue disvolviĝos. Por pluigi kaj plibonigi tiun ĉi bazan politikan sistemon, ni devas firme sekvi la vojon disvolvi socialisman politikon kun ĉinaj karakterizoj. Samtempe ni devas aktive lerni de la utilaj fruktoj de la politika civilizacio de la homaro sen mekanika kopiado de alilandaj politikpartiaj sistemoj. La multpartia kunlabora sistemo starigita kaj evoluigita de la KPĈ kaj ĉiuj ok demokrataj partioj senĉese firmiĝos kaj pliboniĝos kaj ludos pli kaj pli gravan rolon en la granda kariero de la konstruado de socialismo kun ĉinaj karakterizoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto