Vizitu Forumon

Ĉina malfermo atingos pli altan nivelon

(GMT+08:00) 2014-03-04 14:23:14

Antaŭ inaŭguro de la du sesioj, nome, de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio kaj la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, Usona Ĉambro de Komerco en Suda Ĉinio publikigis la sesan blanklibron pri la komerca medio en Ĉinio. Post trimonata enketo al 351 malsamaj entreprenoj kun diversaj skaloj, la blanka libro montras, ke 84% de intervjuitaj entreprenoj taksis la komercan medion en suda Ĉinio bona kaj perfekta, dum 60% de entreprenoj indikis, ke ili pliigos investon al Ĉinio en estontaj tri jaroj.

La bulteno akceptita en la 3a plena sesio de la 18a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio difinas al la plenampleksa profundigo de reformado la ĝeneralajn celon kaj taskon. Krom profundigi reformadon pri servaj industrioj, kiaj investo-enirpermeso, kontokontrolo, elektronika komerco, oni antaŭenpuŝos malfermon en financo, eduko, kulturo, medicino kaj aliaj kampoj.

Zhang Liqun, fama ekonomikisto kaj esploristo de la instituto pri la makroskopa ekonomio sub la esplora centro de la ĉina Ŝtata Konsilantaro, diris, ke por la ĉina ekonomio, la reformado kaj la malfermo estas strikte interligaj. La skizo de la novraŭnda reformado de Ĉinio tuŝas kampojn de financo, imposto, administra kontrolo, investo kaj komercoj interna kaj ekstera, kaj tio signifas, ke por la merkatoj ĉina kaj internacia, la malfermo de Ĉinio atingos pli altan nivelon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto