Vizitu Forumon

2014 estas rigardata kiel la unua jaro de kompleta profundigo de reformado

(GMT+08:00) 2014-03-12 16:03:44

Nun en Pekino okazas la du sesioj de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio kaj la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco. En la 5-a de marto, ĉina ĉefministro Li Keqiang faris parolon pri registaraj laboroj. Li diris, ke en 2013, fronte al la kompleksa enlanda kaj eksterlanda situacio Ĉinio ankoraŭ atingis atendatajn disvolvajn celojn; la malneta enlanda produkto kalkuliĝis al 56 900 miliardoj da juanoj, je 7,7% pli multe ol tiu en la antaŭa jaro. Cetere pluraj koncernaj respondeculoj de registaraj departementoj sinsekve menciis, ke la ĉefa tasko de ĉijara laboro estas plue antaŭenpuŝi kompletan reformadon. La ĉefministro Li Keqiang diris:

"Rilate la ĉefajn celojn de la ekonomia kaj socia disvolvado en la jaro 2014, la malneta enlanda produkto kreskos je 7,5%; kresko de la konsumantara prezo estos regita ĝis ĉirkaŭ 3,5%; pli ol 10 milionoj da homoj nove dungiĝos; kaj la registrita senlaboreco en urboj estos regita ĝis maksimume 4,6%."

Li Keqiang ankaŭ montris la firman volon pri la reformado en la raporto pri registaraj laboroj. Li diris, ke la registaro devas serĉi komunan komprenon pri reformado, maksimume mobilizi ĉiujn aktivajn faktorojn, per pli granda decidemo rompi obstaklon en pensado, kaj trarompi sieĝon de profitoj.

2014 estas rigardata kiel la unua jaro de kompleta profundigo de reformado. Komitatano de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj vicestro de ekonomia komisiono Li Yizhong esprimis, ke reguligo de strukturo kaj transformo estas ŝlosile grava en disvolvado de la ĉina ekonomio.

"La ekonomia disvolvado frontas al novaj problemoj. Ni devas pli atenti la strukturan reguligon kaj transformon de la ekonomia disvolva maniero. Se tiuj ne efektiviĝos, la longdaŭra disvolvado de la ekonomio eniros en eraran zonon."

Fakte la kerno de la reformado estas la rilatoj inter la registaro kaj la merkato. La unuaklasa ekonomisto de Ŝtata Informa Centro Fan Jianping opinias:

"La jaro 2014 estas tre grava, precipe en antaŭenpuŝo de ŝlosilaj ĉenoj de la reformado, necesas firme antaŭenpuŝi. Plej grave estas rapidigi la reformadon de la rilatoj inter la registaro kaj la merkato."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto