Vizitu Forumon

Rilatoj inter Ĉinio kaj Francio en okuloj de francoj el diversaj rondoj

(GMT+08:00) 2014-03-25 16:28:36

De la 22a de marto ĉina prezidanto Xi Jinping komencis sian vojaĝon al Eŭropo. Li ĉeestas la Trian Pintkonferencon pri Nuklea Sekureco, faras ŝtatan viziton al Nederlando, Francio, Germanio kaj Belgio, kaj al la ĉefstabejoj de Unesko kaj Eŭropa Unio.

En la 27-a de januaro en 1964, la ĉina kaj franca popoloj komencis epokofaran kontakton. Pasis 50 jaroj, francaj popolamasoj havas pli novan konon pri Ĉinio. Franca arkeologo Patrick Bouchain opinias, ke tiujaraj antaŭvido kaj sagaceco pruvas, ke la disvolviĝo de Ĉinio kaj la interkomunikiĝo eklipas ĉion. Li diris:

"Mi opinias, ke la decido de tiama prezidento Charles de Gaulle pri establo de la diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio estas antaŭvidema, kaj la amikecaj rilatoj havas realan signifon. Ni devas rigardi disvolviĝon de la dulandaj rilatoj per pli malferma kaj reala vidpunkto. Ĉinio kun grandnombra loĝantaro, longdaŭra historio kaj rapida evoluo, devas havi konvenan pozicion en la mondo, kaj por la okcidento kono al Ĉinio estas bezonata. Tial interŝanĝo en diversaj kampoj estas tre grava, ne nur en kulturo, sed ankaŭ en industrio."

Jean-Marie Lambret, pli ol 50-jara, atentas Ĉinion ekde 1975 per radiaj programoj. En 2003 li unuafoje venis al Ĉinio kaj vizitis Pekinon, Ŝanhajon kaj Suzhou. Li persone spertis la landon, kiun li antaŭe konis per filmoj kaj libroj. Li emociite parolis pri sia unua kontakto kun Ĉinio kaj ĉinaj popolanoj:

"La vojaĝo donis al mi profundan impreson. Antaŭe mi imagis, ke ĉinoj, maldikaj kaj malaltstaturaj, malmode sin vestis. Sed estas tute malsame! Ili altstaturaj kaj dece vestitaj, bone aspektas, kiel eŭropanoj. Ankaŭ ĉina vasta teritorio kaj multaj naciecoj lasas al mi impreson. Kvankam ili havas diferencajn religojn kaj kulturojn, tamen ĉiuj povas harmonie kunekzisti. Ĉinoj diligente laboras por la lando. Nuntempe Ĉinio fabrikas aŭtomobilojn kaj aliajn altsciencajn produktojn, en tiu senco Ĉinio jam estas evoluinta lando. En la estonteco ne nur la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, sed ankaŭ la rilatoj inter Ĉinio kaj EU bone disvolviĝos. En pasintaj 50 jaroj Ĉinio kaj Francio ĉiam tenis sinceran amikecon, kaj mi estas optimisma pri disvolviĝo de la dulandaj rilatoj."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto