Vizitu Forumon

Ĉin-medicina apoteko Tongrentang funkcias en Pollando

(GMT+08:00) 2014-09-25 21:24:00

Tongrentang estas unu el la plej malnovaj apotekoj en Ĉinio, kiu havas historion de 345 jaroj. En la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento la apoteko faris la unuan paŝon kaj iris eksterlanden por komerco, kaj ĝis nun jam pasis pli ol 50 jaroj. Post dujara preparado la limigita kompanio Tongrentang de Pollando oficiale funkcias.

La kompanio Tongrentang de Pollando estas la unua filio de la apoteko en Eŭropo. Ĉina ambasadoro en Pollando Xu Jian diris, ke la kompanio estas la unua kompanio de Tongrentang en Eŭropo, kaj tio havas grandan signifon.

"Tongrentang ĝuas renomon en Ĉinio pro ĝiaj historio kaj reputacio. La filio en Pollando helpas konigi ĉinan kuracadan koncepton kaj alporti la ĉinan kulturon al Pollando. Tio servas por starigo de la ĉina influo en Pollando kaj eĉ en Eŭropo."

La apoteko Tongrentang servas kiel medicina vendejo kaj kultura perilo. Kompreneble pro kultura diferenco estas malfacile por la apoteko konduki ĉinajn medikamentojn kaj drogojn en Eŭropon. Ĝenerala direktoro de la kompanio Zhang Dongming diris:

"Nun ni plenumas enirpermeson de tiuj ĉinaj medikamentoj, kaj por kelkaj el ili ni povas rekte prezenti peticion al prisana departemento, tamen ni nepre devas liveri ilian detalan ingrediencon. Kaj pri aliaj medikamentoj ni bezonas fari registron. Ni traktas ilin diversmaniere kaj liveros niajn proprajn produktojn post duonjaro laŭplane."

Nun la kompanio Tongrentang de Pollando ĉefe liveras masaĝan servon, kompreneble ankaŭ troviĝas kurso, simpozio kaj trejno. Zhang Dongming diris, ke oni devas disvastigi la ĉinan kulturon por ke la ĉin-medicina kulturo estu konata kaj faru nerimarkeblan influon.

"Ni planas okazigi kursojn por lokaj loĝantoj, pri ĉinaj teo, pentrarto, porcelano, kaligrafio."

Li menciis, ke kvankam ĉin-medicinaj kuracado, drogo kaj terapio estas iom konataj en Pollando, tamen tio estas kono de nur malmultaj homoj. Cetere akupunkturisto bezonas du jarojn por plenumi aŭtentikecon. Tial restas multaj laboroj por fari.

"Povas esti dirite, ke iuj eŭropaj landoj, ekzemple Pollando kaj Germanio havas komprenon pri drogoj, ĉar ili havas sian propran herban produkton, sed ĉinaj drogoj estas nemulte konataj. Tio kuŝas en tio, ke en Pollando vivas relative malmultaj ĉindevenuloj kaj nur kelkaj klinikoj kaj kuracistoj faras ĉin-medicinan terapion. Tial oni devas fari multe por disvastigi la ĉinan medicinon en Pollando kaj eĉ en Eŭropo."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto