|
|
||
Leĝo por Deputito laŭ difino de konstitucio faras detalan dispozicion pri akcepto de reprezento esti kontrolata:
1. Tiuj voĉdonantoj kaj elektaj unioj, kiuj komisias al deputitoj de la Popola Kongreso plenumi popolan rajton, samtempe respondecas pri kontrolado al tiuj deputitoj.
2. Voĉdonanto kaj elekta unio rajtas fari deoficigon al deputito. Por eviti nejustecon al deoficigata deputito, la Leĝo por Deputito ankaŭ difinas, ke tiu deputito havas rajton ĉeesti al kunveno por diskuti pri lia deoficigo kaj ankaŭ rajtas elmeti apelacian opinion aŭ prezenti skriban apelacian materialon.
3. Pri supererga enhavo al deputito de la Popola Kongreso, kvankam la Leĝo por Deputito ne faras konkretan difinon, tamen efektive la enhavo estas eksplicita, ĉar plenuma stato de ĉiuj leĝe deciditaj funkcioj kaj devoj, kiujn oni difinas en la leĝo, estas en la kontrola kategorio. La 25-a artikolo de la Leĝo por Deputito difinas, ke deputito de la Popola Kongreso devas respondi demandojn de voĉdonanto kaj elekta unio. En iu loko, efektiviĝas tia sistemo, t.e. popolanoj aŭskultas kunvenon de la Popola Kongreso aŭ sesion de la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso, tio estas alia formo por kontrolado fare de la popolo al deputito de la Popola Kongreso.
Ankaŭ brideca difino en la Leĝo por Deputito al deputitoj de la Popola Kongreso pri ilia plenumata funkcio havas kontrolecon super ili.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |