Vizitu Forumon

Ĉinaj gvidantoj diskutis kun reprezentantoj de du sesioj

(GMT+08:00) 2015-03-07 11:27:18

Vendrede matene ĉinaj kompartiaj kaj ŝtataj gvidantoj Xi Jinping, Li Keqiang, Zhang Dejiang, Yu Zhengsheng kaj Wang Qishan ĉeestis kunsidojn de iuj delegacioj por la 3a sesio de la 12a Nacia Kongreso kaj la 3a sesio de la 12a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco.

Prezidanto Xi Jinping ĉeestis la diskuton de delegacio de la provinco Jiangxi. Li urĝis la provincon plenforte antaŭenpuŝi mediprotekton kaj protekti la medion kiel la okulojn.

Ĉefministro Li Keqiang ĉeestis la diskuton de delegacio de la provinco Shandong. Li akcentis, ke por subteni mez- kaj alt-rapidan kreskon de la ekonomio en relative longa periodo, oni devas altigi la kvaliton kaj efikon kaj puŝi la ekonomion al meza kaj alta nivelo.

Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de NPK, ĉeestis la diskutojn de delegacioj de Honkongo kaj Makao, kaj interŝanĝis opiniojn de deputitoj de NPK el la du specialaj administraciaj regionoj.

Yu Zhengsheng, prezidanto de la Nacia Komitato de la ĈPPKK, ĉeestis la diskuton de komitatanoj el literaturaj kaj artaj rondoj. Li esperis, ke la artistoj kreos pli da elstaraj verkoj por kontribui al realigo de la ĉina revo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto