Vizitu Forumon

Revo de Wulanfu pri bela stepo

(GMT+08:00) 2015-03-18 16:45:36

La unua dokumento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio montras, ke por multigi enspezon de la kamparanoj oni devas puŝi la kunan disvolvadon de la unua, dua kaj tria industrioj en la kamparo. Por tio la flago Damao, apartenanta al la urbo Baotou de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, faris apartajn produktojn por turismo kaj feriado en vilaĝoj; precipe konstruiĝis kelkaj kampadejoj por tiuj, kiuj turismas per siaj aŭtoj. Tiuj produktoj ne nur ĝuigas al turistoj jen agrablan vivomedion jen apartan stepan kulturon, sed ankaŭ, danke al tiuj turistoj, ŝveligas la monujojn de kamparanoj kaj paŝtistoj.

Apenaŭ ni eniris en la domon de Wulanhu, la grego de ŝafoj en la korto jam beis. Sed la bredo de ŝafoj jam ne estas ĉefa entrepreno de Wulanhu, kiu nun okupiĝas ĉefe pri la mastrado de la kampadejo por turistoj mem aŭtantaj. Kaj bredi ŝafojn nur celas al tio, ke gastoj povu manĝi ŝafaĵon.

La familio de Wulanhu orgine paŝtis ŝafojn de generacio al generacio, sed kun la multiĝo de homoj sur la stepo kaj kun la dekadenco de la herbejo Wulanhu, en sia juneco, forlasis bredadon de ŝafoj, foriris en urbon, kaj tie kun amiko faris etkomercon. Sed ili malsukcesis en tio. Antaŭ du jaroj li revenis la herbejon 7000 muojn arean, kie liaj antaŭaj generacioj paŝtis ŝafojn, kaj komencis entrepreni la kampadejon por tiuj, kiuj aŭte turismas.

Nun, en la kampadejo de Wulanhu troviĝas dudek sep jurtoj, kiuj povas ampleksi tri cent homojn por samtempa manĝado kaj pli ol cent homojn por samtempa loĝado. Sed en 2013, kiam li komencis sian entreprenadon, en la kampadejo ekzistis nur sep aŭ ok jurtoj. Wulanhu diris, ke en tiu ĉi tempo, la registaro de la flago Damao donis multe da helpoj, ekzemple en kredito, subvencio, baza konstruado, propagando, trejnado kaj tiel plu.

Sun Fushan, estro de la Turisma Buroo de la flago Damao, informis, ke la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio postulis, ke Interna Mongolio estu bazo de turismo, feriado kaj ripozo, kun la karakterizoj de stepa kulturo kaj de norda landlimo; kampadejoj por turistoj veturantaj aŭtojn, kiel tiu de Wulanhu, estas ĉefaj objektoj subtenataj de la flago Damao.

Por instigi kaj helpi al paŝtistoj ŝanĝi sian penson kaj al ili fari altkvalitan turismadon profitante de la stepa energifonto, de 2013 la flago Damao aranĝis du turismajn festivalojn pri la nomadisma kulturo de Ĉinio kaj per preskaŭ tri cent aktivaĵoj de kulturo, sporto, turismo, komerco ktp. allogis turistojn.

Sun Fushan diris al ni:

"La turismaj festivaloj pri nomadisma kulturo de Ĉinio daŭris okdek ĝis naŭdek tagojn kaj altiris multe da turistoj al la flago Damao. Kiam ili venis, ili preferis iri al stepa profundo. En 2013 unu komo kvar milionoj da homoj, en 2014 unu komo kvin tri milionoj da homoj venis al la flago Damao por fari turismon. En la jaro 2015 oni faru klopodadon, ke du milionoj da turistoj venu ĉi-tien. Se estos tiel, la procedo povos helpi dek kvin milojn da homoj dungiĝos, kaj siavice ilia dungiĝo alportos aliajn laborlokojn."

Wulanhu diris, ke kvankam li vivas en la stepo, tamen li konas ne sufiĉe pri la historio kaj kulturo de la flago Damao. Li esperas, ke li lernos, kaj poste rakontos al gastoj stepajn rakontojn. Krome, li havas alian esperon, tio estas, ke li mem lernos fondi retejon por sia kampadejo, kaj per ĝi li povos disvastigi la kampadejon. Wulanhu havas simplan deziron, ke pli multe da homoj, per lia kampadejo, amu la stepon kun aparta ĉarmo.

"Mi esperas, ke turistoj, kiuj venas ĉi-tien, povos ĝui bonajn manĝaĵojn kaj ŝatindajn servojn. Do ili povos vidi apartecon, lokecon kaj unikecon en Damao. Mi esperas, ke tio ĉi ĉio estos farita, kaj la gastoj kontentos pri ĉio, kion ili renkontiĝas."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto