Vizitu Forumon

Feliĉa vivo de Liang Yinshuan

(GMT+08:00) 2015-03-18 16:45:36

Kiam oni parolas pri Interna Mongolio, en nia menso kutime ekbildiĝas verda stepo, moviĝantaj gregoj da ŝafoj, kaj jurtoj en diversaj ampleksoj. Kun ŝanĝiĝo de la medio la vivo de kamparanoj kaj paŝtistoj sur la stepo tamen frontas al pli kaj pli da defioj. Por solvi la realajn malfacilaĵojn de kamparanoj kaj paŝtistoj kaj altigi ilian vivonivelon la loka registaro faras diversajn favorajn politikojn kaj programojn, por ke loĝantoj vivu feliĉan vivon.

Liang Yinshuan, 53-jara, estas kamparano en la Flago Damao de Interna Mongolio. La familio de Liang Yinshuan vivis kelkdek jarojn en la domo mem konstruita el adobo. Sed en la kuranta jaro la stato ŝanĝiĝis. La tuta familio de Liang transloĝiĝis en brilan kaj puran novan domon el brikoj, kaj ĉi tie li pasigos la unuan Printempan Feston. Liaj filo kaj filino ankaŭ venos por lin akompani dum la Festo.

"Mia filo revenas hejmen unu fojon en ĉiu semajno. Sed kiam ni loĝis en la domo el adobo, li venis tage por rigardi la familianojn kaj vespere foriris, ĉar li ne volis tranokti en ĝi. La antaŭa domo, kiu estis konstruita en 1950-1960aj jaroj, estas vere malnova. Vintre vento traatakis ĝin, kaj somere pluvis en ĝin. Terurige, loĝi ĉi tie."

La nova domo de Liang konsistas el kvar ĉambroj. Krome, la domo havas sian korton, kie, malantaŭ la domo, troviĝas staloj por nigraj porkoj kaj ŝafidoj. Malgraŭ frosto en Interna Mongolio, en la hejmo de Liang taman varmas kiel printempe. La nova domo kostis 125 mil juanojn, dum Liang elspezis nur 25 mil juanojn, kaj la alia sumo de 100 mil juanoj venis de la subvencio de la registaro.

La subvencio fakte estas politiko favora al loĝantoj. De 2014 komenciĝis la programo "dek plenaj kovroj", kiuj ampleksas reformadon de danĝeraj kaj malnovaj domoj, starigon de sistemo de sekureca akvo, konumikon de elektro tra ĉiuj vilaĝoj en paŝtregiono kaj kamparo. Same kiel la familio de Liang, ankaŭ aliaj cent familioj forlasis sian malnovan domon kaj havis la novan.

Wu Cunbao, estro de la Labora Departemento por Kamparo de la Flago Damao, informis, ke tio estas la plej granda programo investita de Damao por vivtenado de popolanoj en la lastaj jaroj. La loka registaro elspezis preskaŭ kvin cent milionojn da juanoj por plibonigi la vivon de la lokaj kamparanoj kaj paŝtistoj.

Inter lokaj loĝantoj cirkulas unu tre aparta figurfrazo, kiu povas klarigi la vivon de la vilaĝo Feliĉo: antaŭe, kiam somere pluvis, oni iris sur kota vojo, dum hodiaŭ ni iras sur cementa vojo. Kaj nun ankaŭ doma hejtado funkcias ĉe tiuj loĝantoj. La viv- kaj produkt-kondiĉoj de kamparanoj kaj paŝtistoj ŝanĝiĝis radikale.

Havante novan loĝejon kaj oportunan vivomedion, Liang komencis pensi kiel riĉigi sin kaj samvilaĝanojn. Li gvidis kaj organizis kelkajn vilaĝanojn fondi kooperativon de agrikultura maŝinaro, kaj helpate de diversaj subvencioj kaj favoraj politikoj de la registaro, la monujoj de la vilaĝanoj iom post iom ŝveliĝis.

En la pasinta jaro la familio de Liang transloĝiĝis de la adoba domo mem konstruita en la modernan novan brikdomon; la vilaĝanoj transiris de kota vojo sur puran cementan vojon; kaj Liang, tradicia kamparano vivteninta sin depende de la ĉielo, fariĝis kondukanto de vilaĝanoj al riĉiĝo, homo, kiu sekvas la epokon.

Liang Yinshuan, kun siaj edzino kaj gefiloj, bonvenigos en sia nova domo la unuan Printempan Feston, kaj ankaŭ sian feliĉan novan vivon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto