Vizitu Forumon

Enkonduko

(GMT+08:00) 2015-05-15 22:09:19

Mia nomo estas Alessandra Madella kaj mi eklernis Esperanton en la Kastelo Greziljono en la franca Lojra valo. Mi tiam frekventis la kursojn de S-ro Dennis Keefe, usona instruisto kiu en la ĵus pasintaj jaroj multe aktivis en Ĉinio kaj estis unu el la ĉefaj motoroj por la realigo de sukcesa Esperanto instruado en la insulo Hainan. Ankaŭ miaj gepatroj estas esperantistoj. La internacia lingvo estas certe granda parto de nia familia vivo. Nuntempe mi instruas filmhistorion kaj mediojn en la angla ĉe la Profesia Artkolegio de Kunming, en la Yunnana provinco de Ĉinio. Sed ekde venontsemajne, kiam S-ro Wang Minghao de la Shanghaia Esperanto-Asocio atingos nin, kun S-ro Zhang Lianjin ni komencos ankaŭ plani Esperantan kurson ĉe la kolegio. Ĝia celo estas pretigi sufiĉe da junaj gestudentoj kaj lokanoj per ke ili povu efike volontuli por helpi dum la du kongresoj de Esperanto kiuj okazos ĉe la kolegio en Majo. Unu el ili estas la ĉina kongreso. La alia estas la konferenco de la internacia federacio de Esperanto-parolantaj fervojistoj. La du kongresoj samtempe kaj samloke okazos kaj certe necesos multe da laboro por glatigi ilian disvolvon kaj akiri plenan sukceson. Espereble ankaŭ por la gestudentoj estos bona ŝanco renkonti Esperanton kaj uzi ĝin ĉu kun ĉinaj samideanoj ĉu kun fremduloj. Kvankam Kunming estas granda urbo, malmultaj el niaj gestudentoj havis ŝancon renkonti eksterlandanojn el diversaj landoj kaj vere paroli kun ili.

La redaktoroj de Ĉina Radio Internacia afable petis min verki mem-prezenton por enkonduki pli malpli regulan retspacon pri miaj vivspertoj en Ĉinio. Mi kompreneble ne povas pretendi havi profundan konon de la lando kaj iuj el miaj rimarkoj estos verŝajne terure surfacaj por ĉinoj aŭ konantoj pri ĉinaj aferoj. Mi jam nun pardonpetas pri tio. Sed mi esperas ke intervjuoj kun Yunnanaj filmistoj aŭ rakontetoj pri la ĉirkaŭaĵoj de mia vivloko en sud-okcidenta Ĉinio povus estis interesaj kaj amuzaj. Ili espereble prezentos originalan vidon de Ĉinio per okuloj de eksterlandanino kaj kaptos la imagon de homoj kiuj scivolemas pri la landlima regiono en kiu mi vivas. Mi pensas ke estos ankaŭ tre bona okazo por mi pli multe lerni pri la lokaj kulturoj, substrekante kaj iliajn riĉajn tradiciojn kaj la novigajn spurojn.

Praktika mem-prezento povas tre rapide esti farita. Mi naskiĝis en la urbo Parma, en norda Italio. Mi studis japanan lingvon kaj literaturon ĉe la Universitato Ca' Foscari de Venecio kaj ĉe la Universitato de Tokio. Poste mi doktoriĝis pri komunikaj studoj ĉe la Universitato de Iowa en Usono. Tamen mi pensas ke se mi devas prezenti min men krom tiuj ĉi skizaj alinioj, indas skribi iomete pri iuj el la lokoj en kiuj mi kreskis aŭ kiuj havis specialan signifon en mia deveno. Fakte estas komuna penso ke homoj estas grave influataj de la etoso en kiu ili vivas, kiu povas formi aŭ influi ilian karakteron. Ŝatoj kaj pensoj same dependas de la homoj kiujn oni renkontis survoje tiom multe kiom de la libroj, kiujn oni hazarde legis. Kiel franca filmisto Jean Renoir, mi ankaŭ opinias ke la mondo estas dividata pli horizontale ol vertikale. Landlimoj certe gravas, sed ĉie ajn eblas trovi personojn kun simila pensmanjero, kiuj tuj povas interkompreniĝi trans kulturaj baroj. Aliflanke, malsamaj manieroj organizi ĉiutagan vivon povas kelkfoje oferti sugestojn por plibonigi sian propran, kaj do ĉiam indas vidi kion aliajn popolojn faras diverse.

Kun tiuj du principoj en la kapo, mi rakontos al vi pri tri lokoj kiuj estas tre gravaj por mi : Parma en Italio, Tokio en Japanio kaj Iowa City en Usono. Mi ankaŭ iom ekparolos pri Kunming, kvankam nur mallonge, ĉar ĝi estos la temo de miaj venontaj eseoj. Espereble vi povos travidi mian mem-portreton tra tiuj priskriboj. Kaj ili estos framo de referenco por legi miajn estontajn kontribuaĵojn al Ĉina Radio Internacia.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto