Vizitu Forumon

Parma

(GMT+08:00) 2015-05-15 22:11:14

Parma estas urbo en la norda parto de Italio, situanta inter Bolonjo kaj Milano. Ĝi estas la sidejo de la Eŭropa Aŭtoritato por Manĝaĵ-kvalita Kontrolo (EFSA) kaj ĝia loĝantaro multe kreskis dum la lastaj jaroj. Novaj, pli modernaj strukturoj—harmonie aŭ ne—multe ŝanĝis la arkitekturan sintakson de la urbo. Sed se oni volas legi en la animo de la parmanoj, verŝajne la plej bona ŝlosilo estas lirika opero. En la centro de la urbo staras bela teatro, kiu, post la fajregoj kiuj detruis La Fenice de Venecio kaj San Carlo de Napolo, estas unu el la plej malnovaj de Italio. Kio igas ĝin tiom speciala, tamen, ne estas nur la grandega kristala lustro, la belaj freskoj aŭ la pentrita kurteno, sed precipe ĝia publiko. Ĝi estas la plej severa publiko de Italio. Eĉ fama soprano Maria Callas estis fajfita (kiu en Italio estas signo de terura malsukceso) kiam ŝi kantis kun malforta voĉo pro duon-malvarmumo. Por parmano voĉo estas ĉio.

Noveleto skribita de Parmana verkisto Giovanni Guareschi tre bone kaptis la senton de tiu loka publiko. Iu tenoro el vilaĝo proksime de Parma estis famiĝinta en la tuta mondo. Lokanoj volis voki lin por koncerto por montri sian amon. Sed li tre arogante respondis, petante multe da mono kaj eble nur duon-legante iliajn invitojn veni al provinca teatro. Parmanoj ĉion pardonis pro amo al samcivitano kaj al opero. Kiam la kantisto alvenis en la urbon, li agis tre arogante eĉ kun familianoj, ŝajnigante ke li kvazaŭ ne plu konis ilin. Li havis treege multekostajn vestaĵojn kaj impresan akompanantaron kaj fuŝe kritikegis la plej bongustajn manĵaĵojn. Kiam la tago de la koncerto venis, li ne pretigis sin zorge al laŭ li ne grava evento kaj lia voĉo estis tute malforta. Tiam kolerego eksplodis. Parmanoj kiuj estis adorintaj lin, nun fajfis, mokis kaj malestimis lin tiom multe ke li devis kuri kaŝi sin mem honte. Dumnokte, proksime de la sunleviĝo, liaj malnovaj vilaĝanoj aŭdis tre belan voĉon kanti "Ave Maria" kun la tuta forto plenpulme. Estis la tenoro kiu, nigre vestita kaj ankoraŭ hontema, estis irinta antaŭ sia malnova domo por omaĝi sian mortintan patron. Kaj poste, plorante, li foriris en hasto.

En aliaj urboj oni pensas pri la publiko de lirikaj operoj kiel bele vestita, eleganta homaro. Kompreneble tio veras ankaŭ en Parma. Fotistoj montras en siaj montrofenestroj la fotojn de la plej riĉaj aŭ dandaj vestaĵoj la tagon post la inaŭgura vespero de nova spektaklo. Kaj proksime de ĉiu logio estas privata saloneto por eleganta festeno. Sed la vera animo de la Parma publiko estas proleta. Laboristoj kaj metiistoj en galerio parkere konas tutajn operojn kaj ne pardonas se gekantistoj hazarde eraras. Jam forpasinta esperantisto Gino Tessoni, kiu estis profesie presisto, estis tre bona ekzemplo de tiu kortuŝa lojaleco al muziko kaj al ĝia templo. Kiam mi estis malgranda, mi memoras homon kiu pasis la longajn horojn de la spektaklo en pulbalkono kun fermitaj okuloj kaj siaj manoj malantaŭ la oreloj por povi aŭskulti pli bone. La galeriistoj komencas priparoli pri la voĉoj de la kantistoj jam antaŭ ol la kurteno leviĝas. Kelkfoje ili venis specife el vilaĝoj, sed ili jam scias ĉion pri kiel la antaŭaj tagoj de kantado iris. Ili regardas la elegantulojn de la logioj kun iom da kompato, ĉar tiuj dandoj ne multe kompetentas pri kanto kaj ĉiam aplaŭdas eĉ teruraĵojn pro nescio.

Kantistoj kompreneble timas tiun publikon. Sed se juna kantisto povas eltiri "bravo-n" de ili, lia kariero ricevas grandan puŝon antaŭen kaj li povas aspiri kanti en la plej famaj teatroj, kiel La Scala de Milano aŭ la Metropolitan de Novjorko. Ankaŭ famaj kantistoj tamen ŝatas reveni al la urbo kie ili movis siajn unuajn paŝojn. Ili rigardas siajn junajn suferojn kun nostalgio kaj sentas gratulon por publiko kiu kronis ilin kaj kapablas elverŝi senliman amon sur siajn heroojn. La vandoj de la kulturcentro Parma Lirica (Lirika Parma) estas plenplenaj je subskribitaj fotaĵoj de peze ŝminkitaj famuloj, kiuj testimonas la daŭran kaj preskaŭ umbilikan ligon inter la artistoj kaj iliaj plej bonaj konantoj. La tradicio de Parma kiel naskiĝloko de fama opera verkisto Giuseppe Verdi ankaŭ kontribuis krei bonegan lern-etoson por kantistoj. Inter la plej famaj sopranoj de la lasta jarcento, Renata Tebaldi estis el Parma. Same estas pri la famkonata baritono Renato Bruson, kiu fondis proksime de Parma sian kantlernejon por talentaj junuloj. Dum la lastaj du jardekoj ankaŭ multe da kantistoj el Azio venis studi en la Konservatorio de la urbo, unue precipe el Koreio kaj Japanio, sed lastatempe pli kaj pli ankaŭ el Ĉinio.

Mi kredas ke tia juĝema kaj konanta publiko estas fundamenta por la kresko de ĉiu ajn arto. Verŝajne ĝi estas eĉ plej grava por nemateria, intensa sed tuj malaperanta arto kiel teatro. Ĝia forto kaj vero estas tute en la senprokrasta rilato kun la spektantoj, kiuj influas la ludadon per sia respondo. Postulanta publiko kreskigas pli bonajn artistojn. En la dokumenta filmo Public Speaking (Publika Parolado) de la usona regisoro Martin Scorsese la juda verkistino Fran Lebowitz asertas ke la aidosa epidemio de la okdek- kaj naŭdekjaroj signifis la finon de bonkvalitaj spektakloj en Broadway. Fakte, laŭ ŝi, ĝia plej granda katastrofo estis la perdo de vira samseksemula publiko kiu kapablis rekoni la subtilajn variaĵojn en ĉiuj repartoj de la teatra arto. Konsekvence spektakloj iĝis pli krudaj kaj vulgaraj, ĉar ne plu estis okuloj kiuj sukcesis senstrebe kapti la plej delikatajn nuancojn.

Oni povas timi ke simila argumento estas vera ankaŭ pri la opera publiko de Parma. Fakte dum la lastaj jaroj la urba registaro decidis doni al homoj, kiuj pagas pli multekostajn biletojn por palkoj kaj partero, ankaŭ la eblecon havi unuan elekton pri galeriaj sidlokoj. Preskaŭ nur malbonaj starlokoj restas por la antaŭaj fideluloj. Plie, la plejmulto el ili estas iĝantaj maljunaj, ĉar la novaj generacioj ofte havas aliajn muzikajn interesojn. Se oni volas kapti ion de la malnova etoso, verŝajne plej bonas atendi la lastan provludon, kiam biletoj malmulte kostas kaj maljunulaj asocioj distribuas senpagajn kuponojn al siaj anoj. Tiam la teatro estas plenplena kaj akraj diskutadoj pri la kantistaj voĉoj komenciĝas en la malhelo. Senco de plezuro pasas tra la sidlokoj kiam forta voĉo trembligas la tutan strukturon. Iom el la malnova Parma troviĝas tie. Espereble novaj, pli kleraj administruloj komprenos la valoron de tiu unika trezoro kreita laŭlonge de generacioj kaj ne pli multe domaĝos ĝin.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto