|
|
||
Japanio estas lando kiun mi vizitis plurfoje, por studado aŭ feriado. Kaj mi ofte estis en Tokio, mia plej ŝatata japana urbo. Ankaŭ se ĝi estas unu el la plej grandaj metropoloj el la mondo, ĝi estas sendanĝera urbo kie oni povas promeni ie ajn, dum ĉiuj horoj de la tago aŭ de la nokto. Laŭ mi ĝi estas unu el la plej promeneblaj urboj el la mondo. Sufiĉas mapon aŭ volon iĝi kiel la flâneur (flanuro)* de la franca poeto Charles Baudelaire, vagante sencele tra modernaj urbegoj. Ne necesas iri rapide. Fakte la plej ŝatata amik-animalo de la flanuro estas testudo. Tiam la urbego malfermiĝas en ĝiaj ŝanĝantaj koloroj kaj korinklinoj, kaj ĉiuj kvartaloj prezentas specialan vizaĝon. Sed mapo ne sufiĉus por kompreni Tokion kaj Japanion se japanaj geamikoj ne estus helpintaj min per siaj vortoj kaj agoj. Dank' al ili, la flanura urbo havas por mi tre familian vizaĝon.
Multe da Esperantaj geamikoj helpis min dum mia restado en Japanio, kaj gastigante min kaj oferante gravan helpon pri mia serĉado, aŭ simple ĉiam montrante al mi sian fidelan amikecon dum la jaroj. Ne eblos memori ĉiujn el ili ĉi tie. Kaj mi neniam volus riski hazarde forgesi mencii iun ajn el ili. Do mi sendas al ĉiuj en mia penso miajn plej elkorajn dankojn kaj bondezirojn. Kaj mi parolas anstataŭe pri iu ne Esperanta amikino kaj pri iu Esperanta amikino, kun kiuj delonge mi ne plu havas kontaktojn. Mi esperas ke tiu eseo estos pruvo ke mi konstante pensas al ili, kaj povos iĝi spuro por renovigi nian amikecon. Se Japanio estas ĉiam en mia koro estas ankaŭ multe dank'al ilia afableco kaj ilia pensmanjero malfermita al la mondo.
Mi konatiĝis kun mia amikino Rika en Anglio, kie ŝi studis brit-stilan flor-aranĝon. Kiam ŝi eksciis ke mi volis iri al Japanio por studi la lingvon dum kelkaj monatoj, ŝi tre kortuŝe tuj invitis min loĝi en sia domo en bela kvartalo proksime de la centro de Tokio. Ne malproksime loĝis la fama japana aktoro Mifune Toshiro, jam maljuna kaj iom freneza. Najbaroj diris ke li pafis hundojn. Tie Rika loĝis kun siaj patro kaj patrino, du bonkoregaj kaj treege malsamaj homoj kiuj bedaŭrinde jam forpasis. La patro dum la dua mondmilito estis en Ĉinio kiel militisto, dum la patrino trovis kialojn ĝoji eĉ pri la milita malvenko de la imperio. Fakte, venante el normala komerca familio de norda Japanio, ŝi estis ĉiam iom rigardata kiel ne tute inda edzino en armea familio. Malvenko kraŝis tian militistan arogancon kaj signifis liberecon por ŝi. Finfine ŝi povis vivi tre feliĉe, manĝante kion ŝi volis, laborante kaj gajnante per siaj solaj fortoj eĉ pli da mono ol sia edzo, sen kompleksoj de malsupro.
Ŝi estis forto de naturo, ĉiam laŭte parolanta, eĉ en socio kiu silente preskribas ĝentilan timidecon por virinoj, precipe kiam viroj ĉeestas. Ŝia domo estis ĉiam plena je vizitantaj amikinoj. Ŝi estis tre donema kaj amis la vivon. Eĉ kiam la familio translokiĝis al Kamakura, ĉarma historia urbeto sude de Tokio, ŝi tuj iĝis la estrino de matena gimnastik-rondo ĉe la Pacifika marbordo. Je la sunleviĝo, ŝi estis ĉiam la unua alveni en trejnvesto kaj sportŝuoj. Ŝi kunportis laŭtegan radion, kaj ĉiuj estis konkeritaj de ŝia entuziasmo. Ŝi estis tiam pli ol okdek jaraĝa. La edzo, male, estis tre reflektema homo kiu amis silenton kaj trankvilan legadon. Li ofte malaperis en sia ĉambron kaj pasis longajn horojn kun romanoj, aŭ li vagadis sola per la kvartalo sur biciklo. Sed mi pensas ke en sia koro li multe admiris sian energian kaj konkerantan edzinon.
Por elekti la nomon de Rika, la gepatroj konsultis ŝintoistan sacerdoton, petante ĉinajn karakterojn kiuj povus helpi ŝin havi multe da geamikoj el malsamaj landoj. Fakte, la patrino ofte gastigis eksterlandajn studentojn, por gajni iom da mono, sed ankaŭ por ke Rika kresku en tia multkultura etoso. Ili ofte diris al mi ke la plej inteligenta el ĉiuj estis iu afrika junulo kiu venis por studi la japanan lingvon. Tiam Rika estis tre malgranda. Iutage la junulo diris al ŝi: "Vi kaj mi havas la saman haŭtkoloron". Rika kapneis, tre surprizite. Sed la junulo daŭrigis: "Mi povas pruvi tion al vi. Bonvolu doni al mi vian manon." La infanetino scivoleme prezentis sian manon kaj la junulo metis sian manplaton kontraŭ ŝian. Ili ambaŭ estis blankaj! Rika multe ridetis kaj tio estis leciono kiun ŝi neniam forgesis. Kiel ŝia nomo promesis, ŝi estis vere malfermita al homaro per si mem.
Rika ne konis Esperanton, sed mi prezentis al ŝi multe da Esperantaj geamikoj el Japanio kaj ŝi havis tre bonajn rilatojn kun ili. Ĉiun Januaron ili interŝanĝis la tradiciajn novjarajn bondezirkartojn. Unu el la samideaninoj kiujn ŝi kaj ŝiaj gepatroj vere ŝatis estis S-ino Atsuko Nagai. Multe da japanaj samideanoj konas ŝin pro sia lerta verko dekoradi en la pasinteco la kovrilon de "La Revuo Orienta", la bulteno de la Japana Esperanto-Asocio. Ŝi ankoraŭ ĉiu-monate zorgeme ornamadas la montrofenestron de la Japana Esperanto-Instituto en Waseda. Miaj gepatroj kaj mi ekkonis ŝin en Ĉeĥio, dum la Universala Kongreso de Prago. Tiam ni kune ekskursis al morava urbeto kiu estis la loĝloko de la filozofo Komenio, kreinto de unu el la multaj artefaritaj lingvoj kiuj estas la prapatroj de Esperanto. Atsuko jam estis tiel multe progresinta en la arto rapide skizi homajn figurojn sur sia kajero ke mia patro tuj kromnomis ŝin "Michelangelo", kiel la fama itala pentristo de la Renesanco. Ŝi ankaŭ faris skizon de mi, dum mi estis profunde endormiĝinta en la varma ekskursa aŭtobuso.
Fakte Atsuko poste ridetante konfesis al mi ke ŝi preskaŭ ĉiam dezegnis dormantajn homojn. Estis grava kialo por tiu klara prefero. Se ŝi volus kaŝe kopii la figuron de ne dormemuloj, ili verŝajne ekrimarkus ŝian klopodon kaj povus esti ĝenataj. Aliflanke, ŝi tute ne kuraĝis demandi permeson, ankaŭ ĉar tiam ŝi estis nur komencantino pri pentrado. Sed bonŝance la japanaj trajnoj tre frue matene kaj malfrue vespere estas plenplenaj je lacegaj homoj survoje al tre malproksima laborloko aŭ revenantaj de ĝi. Tio estis ideala situacio kun abundaj, plaĉe senmovaj modeloj. La komuna veturado estis ĉiam tre longa kaj ŝi havis sufiĉe da tempo bele skizi vizaĝojn kun fermitaj okuloj klinintajn kontraŭ sidiloj aŭ fenestroj aŭ najbaroj.
Pro la sama timema kialo, mi iĝis ŝia partnerino en ekskursoj por praktiki ŝian duan pasion, fotadon. Fakte en Japanio estas multe da tradiciaj laboroj, kiel specialaj manĝaĵ-preparadoj aŭ antikvaj metioj, kiuj multe indas dokumenti. Homoj montras ilin en la vojo dum festivaloj aŭ en la montrofenestroj de vendejoj por altiri la klientojn kaj pruvi la manfaritan kvaliton de siaj varoj. Atsuko estas bonega fotistino kaj havis tute taŭgan fotilon. Tamen denove ŝi timis demandi permeson por si mem, kiam la homoj estis verŝajne tre okupitaj. Tute malsamis se ŝi povis peti en la nomo de eksterlanda amikino, kiu estis tie nur mallonge kaj volis havi tiun gravan memoraĵon el Japanio. Do ĉiuj tre ĝentile kaj ridetante akceptis esti blank-nigre fotataj dum mi rigardis ilian laboron. Ie en mia Parma domo mi ankoraŭ trezoras tiun belegan donacon de japanaj memoroj.
Atsuko ankaŭ estis la unua kiu prezentis al mi la orientan parton de Tokio trans la rivero Sumida. Tiu larĝa rivero en la pasinteco estis oceano, kaj oni povas ankoraŭ senti odoron de maro kiam oni alproksimiĝas al ĝi. La orienta parto de Tokio estis konstruata sur jarcentoj de rubaĵo kun tero prenata el la fundo de la maro. Ĝi estas artefarita kiel Urbo de Meksikio. Tie estas la plej popularaj kvartaloj, kantataj ekzemple en la noveletoj de la Tokia verkisto Akutagawa Ryunosuke. Inter la tradicioj kiuj havas sian sidejon en la "shitamachi", litere "malsupra urbo" aŭ "popola urbo", estas la japana sumoo-luktado. Atsuko akompanis min al fama restoracio en Ryogoku, ĉe la rivero Sumida, por gustumi la abundan kaj nutrigan supon kiu donas al la sumoo-luktantoj iliajn impresajn korpegojn. Ili manĝis multe da viando kiam por la aliaj japanoj ĝi estis ankoraŭ raraĵo, budhisme malpura. Printoj de la gigantaj manoj de la ĉampionoj fiere montriĝis survande, por atesti la bonecon de la loko. Ridigas min iomete ke lastatempe mia patrino iĝis ĉampionino de Esperanta sumoo organizata de S-ro Hori Yasuo el Japanio. Sed kompreneble por tiu lega kaj intelekta luktado oni ankoraŭ ne bezonas centojn da kiloj. Kiel ajn mi certe dankas al Atstuko por esti montrinta al mi parton de la urbo kiu tiom gravis por pli intime kompreni la novelojn de Akutagawa, kiujn mi volis traduki, kaj la koron de Tokio.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |