|
|
||
Kunming kaj Iowa ambaŭ havas tre grandan ĉielon. Fakte la ideogramoj de la nomo Yunnan, la ŝtato kies ĉefurbo estas Kunming, signifas "nubo" kaj "sudo". Se oni rigardas super si, la belegaj blankaj nubegoj en la blua ĉielo tute pravigas tiun nomon. Yunnan kaj Iowa estas ambaŭ agrikolturaj regionoj. Sed Iowa estas ŝtato en la centro de Usono kun granda german-, ĉeĥ-, kaj irland-devena loĝantaro. Yunnan estas regiono en la sud-okcidenta parto de Ĉinio kun 26 nacimalplimultoj. Antropologistoj asertas ke la Miao kaj Hani nacimalplimultoj de Yunnan havas multe da genetikaj ligoj kun la japanoj. Fakte, la regiono havas longan tradicion de komerco kun najbaraj landoj. Oni diras ke tra ĝiaj montaroj pasas la suda silka vojo, kiu portas tabakon, kafon, ktp. Pluraj translimaj komercvojetoj ekzistis eĉ ankaŭ la konstruo de la fama Birma Vojo dum la dua mondmilito.
Se oni volas daŭrigi la komparon, loĝantoj en Iowa estas ofte altaj kaj iom dikaj. Kelkfoje ili povas esti tre dikaj kun gravaj san-danĝeroj. Kunminganoj estas malaltaj, sveltaj, malhelaj kaj ilia dorso neniam kurbiĝas, eĉ kiam ili iĝas treege maljunaj. Verŝajne la preskaŭ ĉiama suno de la printempa urbo havas bonan efikon por iliaj ostoj, ankaŭ se ili malofte trinkas lakton kaj kutime ne ŝatas fromaĝojn. Sed mi devas konfesi ke estas malfacile por mi diveni ilian aĝon. Virinoj el vilaĝoj povas ofte aperi multe pli maljunaj pro la multaj sulketoj en sia haŭto kaj la manko da dentoj. Sed iliaj sveltaj figuretoj donas gajecon kaj ili ofte ekdancas kun amikinoj, ĵuste por la plezuro de tio. La simbola besto de Iowa estas la nobla falko (hawk) kiu donas sian nomon al la loĝantoj de la ŝtato, la "hawkeyes". Ankaŭ en Kunming kompreneble ekzistas falkoj kaj aliaj specoj da rabobirdoj. Kelkfoje ili eĉ estas kontraŭleĝe kaptitaj per muŝetoj laŭlonge de la lago kaj breditaj al falkoĉaso. Sed la birdo kiun ĉiu Kunmingano sentas kiel parto de sia propra familio estas la ĝentila mevo, kiu venas fine de novembro el Siberio por pasi kelkajn monatojn en la varmaj lagoj de la urbo. Por Kunmingano studanta aliloke ne povi vidi mevojn dum la vintro estas lamentebla tragedio.
En decembro mi vizitis ekspozicion de bildstrioj pri la malnova Kunming, kun dezegnaĵoj faritaj de la loka artisto Wang Zhengquian (王正乾). Libro da ili ankaŭ aĉeteblas en interreto. Ili bunte kaj delikate prezentas liajn memorojn de infaneco, ekde la Japana invado de Ĉinio. Estis la Kunming de restoracioj, salonoj por gustumi teon, divinistoj, filmprojektadoj en plena aero kaj malnovaj trajnoj… Kompreneble tiu Kunming ankoraŭ parte ekzistas, sed nuntempe ĉielskrapantoj pli kaj pli anstataŭigas la malnovajn dometojn kun kurbaj tegoloj kaj plialtiĝoj ĉe la enirpordoj por ke la malbonaj spiritoj ne povu eniri. La sudo kaj la nordo de la urbo estas nun tre rapide evoluigitaj kune kun planoj por pli efika transport-reto. Mi sentas ke, ankaŭ se estas domaĝe ke tiom multe de la antikva arkitektura teksturo jam malaperis, estas privilegio povi esti ĉi tie por dokumenti tiun ĉi egan transformadon de tuta vivmaniero.
Mi esperas ke miaj estontaj kontribuoj al Ĉina Radio Internacia povos interese lumigi tiun ĉi aspekton. Venontfoje, kune kun amikino de Kunming, Zheng Nanxi, mi intervjuos S-ron Cun Wenxue, faman verkiston kaj filmverkiston el Yunnan, kiu havas tre difinitajn ideojn pri la rilato inter arto kaj la sociaj transformoj en la regiono.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |