Vizitu Forumon

Duan Jike parolas pri dokumentaj filmoj pri Yunnanaj nacimalplimultoj laŭ teknologia kaj kultura vidpunktoj

(GMT+08:00) 2015-05-25 09:27:05

Ĉinaj kaj eksterlandaj gesamideanoj certe scivolemas pri la bunta arto kaj kulturo de Yunnan-provinco, kiu venontmaje gastigos la Ĉinan Kongreson de Esperanto kaj la Kongreson de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio. Itala doktorino Alessandra Madella, kiu instruas filmhistorion ĉe la Profesia Artkolegio de Kunming, malkovris la viglan mondon de la dokumentaj filmoj pri nacimalplimultoj en la regiono. Ŝi kaj ŝia ĉina amikino Zheng Nanxi, juna arkitektino, decidis esplori tiun-ĉi mondon de dokumenta filmado laŭ pluraj vidpunktoj. Duan Jike (段 吉克), estro de la Komunikila Fakultato de tiu lernejo treege afable konsentis esti la dua intervjuito. Li parolas pri la historia proksimeco de la Artkolegio kun la naciaj malplimultoj en la Yunnan- regiono kaj ĝia aktiva produktado de dokumentaj filmoj pri iliaj kulturoj.

D: Alessandra Madella kaj Zheng Nanxi

R: Duan Jike

D: De kie devenas la intima rilato inter la Artkolegio kaj la kulturoj de la etnaj minoritatoj en Yunnan?

R: Oni povas spuri la malproksimajn originojn de la Artkolegio en la movado por malfermi la landon komencita de Deng Xiaoping fine de la kultura revolucio. Tiutempe, ĉinaj kamparanoj estis preskaŭ 800 milionoj el loĝantaro de unu miliardo. La universitato estis privilegio rezervita por elito kiu kovris nur 8%. Por stimuli la transiron de agrikultura al industria socio, la registaro decidis establi reton de universitatoj kiuj povos respondi al la kulturaj bezonoj de la kamparanoj. Tiu ĉi projekto tutlanda volis ŝanĝi situacion de malegaleco donante al ĉiuj la ŝancon aliri pli altan edukon. Mia patro - Duan Yongxing (段 永兴) – estis la respondeculo de la kamparana universitato de Yunnan. Ĉi tiuj antecedentoj klarigas la umbilikan rilaton inter la Artkolegio kaj la etnaj minoritatoj, kiuj formas grandan parton de la kamparanoj de Yunnan kaj kies kulturoj prilumas la ligojn kun ilia tero. Ĉetere ankaŭ mia patro kaj mi apartenas al minoritato Hani.

En la fruaj jaroj, la universitato instruis multe da fakoj. Sed la registaro poste decidis faciligi ĝian transformon en muzikan instituton, por doni al Yunnan ĝian unuan artlernejon. La Artkolegio tiam tranĉis siajn originajn ligojn kun la nacia reto de kamparanaj universitatoj kaj iĝis sendependa universitat-nivela muzika akademio en 1986. Ĝian fundamentan interrilaton kun la kulturoj de etnaj minoritatoj estas ankoraŭ videbla en la graveco eĉ nun donita al lokaj muzikaj tradicioj. La lernejo akiris sian aktualan nomon – Profesia Artkolegio de Kunming - en 2001. Tiu paŝo signalas plilarĝigon de artaj studobjektoj, kune kun la deziro repensi la minoritatajn kulturojn en modernaj terminoj.

D: Kiam Vi fondis la Komunikilan Departementon?

R: Mi fondis ĝin en 2003. Mia fono kiel fotoĵurnalisto por gazetoj kaj revuoj komprenigis al mi la realan socian bezonon, kiun tiu ĉi iniciato estis pleniganta. La naŭdekaj jaroj vidis la finan transformon de la radiostacioj en ĉiu ĉina urbo en televidstaciojn. Kaj estis granda bezono je profesiuloj kvalifikitaj por efektive aktivigi ĉiujn 20.000 ĉinajn televidstaciojn.

Komence ni havis nur naŭ studentojn kaj tri plentempajn instruistojn. La solaj studfakoj kiujn ni proponis estis fotado kaj televida produktado. Sed la unuaj studentoj kiuj finis sian studadon kun ni distingiĝis per la alta nivelo de preparado kaj tuj trovis bonajn laborpostenojn en la mondo de amaskomunikiloj. Do, jaron post jaro, la fako kreskis ĝis la nunaj 430 studentoj el ĉiuj partoj de Ĉinio, inkluzive de Tibeto.

D: Kiel vi pretigas viajn studentojn al la defioj de la tutmonda komunikila revolucio?

R: Ĉinio malfruis en la gloraj tagoj de printado, radio kaj televido. Sed ĝi eniris samnivele en la interretan eraon, kun la avantaĝo havi je dispono pli grandan merkaton. Ĝi estas senkonkurenca kaj en la nombro da poŝtelefonoj, smartfonoj kaj altrapidaj kablkonektoj, kaj en la dimensioj de la elektronika komerco. Ĝi havas la plej grandan nombron de enretaj navigantoj. Kaj terura konkurado estas puŝanta plurajn ĉinajn kompaniojn okupi la unuajn poziciojn en la interretaj elsendoj.

Ni preparas niajn studentojn al ĉi tiuj tutmondaj defioj ekipante ilin per pli profunda teoria kaj praktika edukado, kiu ebligu al ili konkurenci je alta nivelo en la profesia mondo. Ili devas kompreni kaj la historion de la komunikiloj, kaj iliajn nunajn evoluojn. Junaj geasistantoj esploras kun la gestudentoj de la departemento kiel antaŭvidi estontajn tendencojn, por permesi al ni senĉese adapti nian oferton. Ekzemple, ni estis inter la unuaj kiuj ekkomprenis la novan publikon kiun povis atingi mallongaj dokumentaj filmoj pri etnaj minoritatoj pere de interreto kaj poŝtelefonoj. La teknologia revolucio malfermas interesajn perspektivojn por la reprezentado de la tradiciaj kulturoj de Yunnan.

D: Kiel vi koncipas la rilaton inter teknologio kaj kulturo?

R: Ni ĉiam deziras havi avangardajn teknologiojn, por ke nia aparataro estu inter la plej bona en la regiono. Sed ni ĉiuj scias ke eĉ la lasta teknologia trovaĵo post tri jaroj estas jam malaktuala. Estas pli gravaj la ideoj kaj la juĝkapablo kiujn ni transdonas al niaj gelernantoj. Teknologio, cetere, estas nur pordo kiu permesas al ili pli bone esplori tion kion ili konsideras vivograva. La bazo de nia instruado estas kuraĝigi ilin iri preter la valorojn platajn kaj homogenigitajn de komercaj komunikiloj, evoluante kritikan pensadon kiu helpos al ili realiĝi kiel personoj. La kulturo - inkludanta plenrajte minoritatajn kulturojn - estas ilo kiu permesas al ili atingi pli profundan komprenon de la mondo kiu ĉirkaŭas ilin. Do, ni ne nur instruas al niaj gelernantoj kiel filmi komercajn videojn, sed ni samtempte trejnas ilin en la produktado de dokumentaj filmoj pri etnaj malplimultoj.

D: Ĉu vi ofertas kurson de antropologio?

R: Ni ne ofertas specifan kurson en tiu ĉi studfako, tamen pluraj el niaj geinstruistoj studis antropologion en sia universitata kariero. La kurso pri filmo proponita de Zhu Xiang (朱 骧) – premiita dokumenta filmisto konata je nacia nivelo per la nomo Wu Ge (五 戈) – estas proksima al vida antropologio.

D: Kiujn dokumentajn filmojn pri etnaj malplimultoj vi estas realigantaj en ĉi tiu momento?

R: En tiu ĉi momento, nia ĉefa projekto estas "Voĉoj de Yunnan". Kun gestudentoj kaj geinstruistoj, ni iras en ĉiun plej malproksimegan angulon de Yunnan, ĝis la limo kun Myanmaro, por kolekti signifajn ekzemplojn de popola muziko, parolaj rakontoj kaj vilaĝaj teatraj prezentadoj. Kiam ni iras filmi iliajn kantojn, ni kolekts ilian historion, kiu por la plimulto de la etnaj minoritatoj estas transdonata nur parole. La sagececo de la vilaĝanoj ĉiam trovas manieron komenti la plej novajn okazaĵojn, kun subtilaj varioj en plej malnovaj formuloj. La Departemento de la etnaj kaj religiaj aferoj de la registaro de Yunnan kontaktigas nin kun la grupoj, kiujn endas reprezenti en niaj dokumentaj filmoj, kaj donas al ni fondusojn por la projekto. Sed ni ankaŭ konfidas je nia vasta reto de amikoj kiuj laboras pri komunikiloj, muziko, antropologio kaj kreado de lokaj artfaraĵoj.

En unu el niaj antaŭaj projektoj ni iris en areojn loĝataj de la minoritato Hani, por dokumenti la kompleksan ceremonion de rizosemado en la pitoreskaj rizterasoj. La celo de tiuj dokumentaj filmoj estis kontribui al la sukcesa peticio por havi ilin agnoskitaj kiel monda netuŝebla kulturheredaĵo fare de UNESCO.

D: Ĉu vi volas atingi ankaŭ internacian publikon?

R: Jes, la tuta projekto rigardas 16 nacimalplimultojn kaj estos eldonita en serio de 36 DVD-oj. Tiu ĉi vida arĥivo estos rimedo por ĉiu ajn ĉina aŭ fremda esploristo kiu deziras profundigi sian komprenon pri minoritataj kulturoj de Yunnnan. Plie, ĝi estas vojo por lokuloj valorigi sian kulturan kaj lingvan heredaĵon, en periodo en kiu la vilaĝoj spertas profundajn kaj definitivajn transformojn.

D: Kiel vi helpas tiujn studentojn kiuj volas iĝi dokumentaj filmistoj en sia estonta profesio?

R: La vojo iĝi dokumentaj filmistoj povas ne esti facila. Ni povas helpi ilin atingi kelkajn etapojn, sed ili devas havi fortan bazan volon. Ni ege valorigas tre talentajn studentojn kaj daŭre helpadas ilin eĉ post la fino de ilia studado kun ni. Ilia profesia vivo povas instrui al ili efektivigi eĉ pli konscie la bazajn valorojn kiujn ili lernis de ni.

(Alessandra Madella kaj Zheng Nanxi)

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto