Vizitu Forumon

EU---la vojo de integriĝo

(GMT+08:00) 2015-09-01 16:45:20

La Dua Mondmilito alportis suferon kaj mizeron al Eŭropo. Por strebi al longdaŭra paco, eŭropa politika elito antaŭenigis starigon de EU--- integriĝa unio, senprecedence unika dum la historio de la homaro. Nuntempe ĉe la momento por celebri la 70an datrevenon de venko de kontraŭfaŝisma milito, oni vidas, ke EU senĉese progresas kvankam ekzistas problemoj kaj kritikoj dum sia disvolviĝo.

Yan Shaohua, kiu sin dediĉas al magistreco en Eŭropa Instituto, prenis siajn eŭropajn kolegojn kiel ekzemplojn, kiuj impresis lin, ke Eŭropo estas diverseca unuiĝo.

"Eŭropo donis al mi profundajn impresojn en diversaj flankoj, kompreneble la plej ĉefa afero estas integriĝo de kultura diverseco. Multaj miaj kolegoj estas reprezentantoj de la integriĝo. Ĝenerale iliaj familianoj venas de pluraj eŭropaj landoj. Ekzemple por iu kunlernanto, patrino devenas de Kroatio, patro de Danio, ili laboris en Germanio kaj nun loĝas en Nederlando. Kiam mi demandis, el kiu lando li venas, li eĉ ne sciis kiel respondi. Laŭ li la ĝusta respondo estas, ke li estas eŭropano."

Antaŭ 70 jaroj neniu povis imagi tian staton, kiu okazas en Eŭropo. Eŭropo trafis la Duan Mondmiliton, kiu ĉagrenis kaj turmentis la lokon. La grandaj ŝanĝiĝoj tuŝis la internacian strukturon, Eŭropo ne plu estis centro de la monda politiko kaj ekonomio, sed fariĝis antaŭa pozicio inter du tiam novleviĝantaj potencaj landoj ---Usono kaj eksa Sovetio.

Pro malsateco kaj malriĉeco de Eŭropo, Francio kaj Germanio, tiuj du malnovaj malamikoj dum longa tempo, subite perceptis, ke Eŭropo nepre devas iri sur vojo de integrigo por ke ĝi povu sin liberigi de serioza ekonomia krizo kaj realigi longdaŭran pacon kaj evoluon. Post multjara preparado, en la 9a de majo 1950, tiama franca ministro pri eksterlandaj aferoj Rober Schuman oficiale publikigis Deklaracion de Schuman, kiu celas realigi komuman entreprenadon de karbaj kaj ŝtalaj produktoj.

"Dank' al antaŭenpuŝo de Schuman kaj aliaj homoj, Francio, okcidenta Germanio, Italio, Nederlando, Belgio kaj Luksemburgio fondis Eŭropan Karban kaj Ŝtalan Komunumon, kaj tio estas antaŭa formo de EU. En pasintaj 60 jaroj, la integrigo akiras esencajn rezultojn. De la antaŭa komunumo kun sola karba kaj ŝtala afero ĝis la nuna alianco kun funkcioj de integrigo en politiko, ekonomio kaj sekureco. Ĝi posedas 28 membrojn, inter ili 18 uzas eŭron kaj starigis la eŭran zonon. Plejpartaj membrolandoj aliĝis al la zono de Schengen. Enlanda malneta produkto de EU okupas la unuan lokon en la mondo. Ĝi estas la unua ekonomia unuo kaj ankaŭ estas unika politika unuo en la mondo.

EU ludas gravan rolon por eviti militon ene de la Eŭropo. Keith Lowe, brita historiisto kaj verkisto de la libro Eŭropo post la Dua Mondmilito diris, ke oni preferas solvi problemojn per dialogo, sed ne kugloj kaj obusoj.

"EU estas platformo, en kiu eŭropaj landoj povas fari diskuton pri demandoj, sed ne solvis problemojn sur batalejoj. Laŭ tiu senco, estas tre grave, ke ekzistas tia sendependa ejo, en kiu oni povas sidiĝi kaj diskuti."

Kompreneble sekve de plivastiĝo de EU, aperas multaj problemoj. Pro malsama ekonomia nivelo, grandiĝas la diferencoj inter okcidentaj kaj orientaj landoj kaj inter sudaj kaj nordaj landoj. Eŭropo estas stagno kun malsama rapideco. Cetere nuna eŭropa elito ne havas tiel grandan konfidon al la integriĝo de Eŭropo, Britio eĉ volas sin retiri el EU. Shada Islam, estrino de departemento pri politiko sub Eŭropa Amikaro---eŭropa fama pensbanko opinias, ke la disputo pri retiriĝo de Britio el EU longe daŭros.

"La retiriĝo de Britio el EU fariĝas pli kaj pli grava demando sekve de pli kaj pli granda voĉo. Britio estas unu el membrolandoj de EU, kiu ludas gravan rolon en diplomatiaj kaj komercaj politikoj. Mi opinias, ke EU ne permesu tion, ĉar tio donos influon ne nur al Britio, sed ankaŭ al EU."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto