Vizitu Forumon

Du pomoj perditaj kaj trovitaj

(GMT+08:00) 2015-09-15 11:26:51

La 5-an de septembro en Pekino, en la Pekina Lingva Universitato, la Pekina Esperanto-Asocio okazigis kunsidon por bonvenigi s-inon Liu Xiaolan, filinon de la granda internaciistino Verda Majo. Okaze de la 70a datreveno de venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ la Japana Agreso kaj la Dua Mondmilito, la alveno de s-ino Liu havas apartan signifon kaj vekis grandan eĥon en la ĉina esperantujo. S-ino Liu rakontis siajn travivaĵojn en la pasintaj jaroj kaj rememoris kune kun ĉinaj esperantistoj la vivon de Verda Majo. Bonvolu aŭskulti la intervjuon al s-ino Liu Xiaolan kaj ni kune revenu al la historio antaŭ 70 jaroj.

La 8an de junio de 1938, en la Ĵurnalo Xinhua, estis publikigita artikolo de konata esperantistino, internaciistino Verda Majo sub la titolo "Amo kaj Malamo", en kiu ŝi diris,

"Mi amas Japanion, ĉar ĝi estas mia patrolando, kie loĝas miaj gepatroj, gefratoj kaj amikoj. Mi sopire pensas ilin. Mi amas Ĉinion, ĉar ĝi estas la nova patrolando mia, apud mi estas multaj bonkoraj kaj diligentaj samideanoj. "

Post preskaŭ 80 jaroj, s-ino Liu Xiaolan, filino de Verda Majo suspiris kun la sama sento. "Hodiaŭ multaj homoj bonvenigis min al Ĉinio. Sed mi ne venis Ĉinion, sed revenis hejmon."

Ĉifoje s-ino Liu vizitis Ĉinion por balai tombojn de sia frato Liu Xing en Pekino kaj de la gepatroj en Jiamusi.

Antaŭ 8 jaroj, la 14an de aŭgusto de 2007, 62-jara Liu Xiaolan aparte vizitis la municipon Chongqing, kie laboris Verda Majo, por serĉi kaj kolekti taglibrojn kaj heredaĵojn de la patrino. La kuranta jaro estas la 70a datreveno de venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ la Japana Agreso. Ĝuste antaŭ unu tago de la intervjuo, okazis la solena milita parado en la placo Tian'anmen. S-ino Liu diris, ke ŝi emociite spektis la paradon kaj tre fieris pri potenco de la patrolando.

Kiam Verda Majo forpasis en 1947, Liu Xiaolan estis nur 10-monata bebo kaj tute ne havis memoron pri la patrino. Ŝi diris, ke ŝi ekkonis sian patrinon dank' al ĉinaj esperantistoj, kiuj ne nur multe helpis ŝin kaj ŝian fraton en vivtenado, sed ankaŭ alportis memoron pri la patrino.

"Mi ekkonis la patrinon en mia pli ol 40-jaraĝa, mi admiras ŝin, ŝi kuraĝe oponis kontraŭ militarismo de sia patrolando, tio estas tre malfacila por japananoj." S-ino Liu diris, ke post kiam ŝi mem estis patrino, ŝi ofte pensis, kian karakteron ŝi posedis same kiel la patrino.

Poste ŝi loĝis en Harbino je pli ol 30 jaroj, en 1984 ŝi disiĝis de la frato Liu Xing kaj revenis al Japanio. En 1992 s-ino Liu akiris la japanan ŝtatecon kaj la japanan nomon Hasegama Akiko. Parolante pri disiĝo de la frato, s-ino Liu diris, ke ili faris la decidon ĝuste por memorigi la gepatrojn kaj heredi la deziron de la gepatroj. Verda Majo edziniĝis kun ĉina esperantisto Liu Ren kaj ŝiaj filo kaj filino restis en Ĉinio kaj Japanio por akceli la amikecon inter la du popoloj respektive en la du landoj. S-ino Liu diris:

"Mia frato nomiĝas Liu Xing—tiu persona nomo Xing en la ĉina signifas stelon. Ĉar mia patrino pensis, ke la espero brilas kiel stelo en la ĉielo. Mia nomo estas Xiaolan, kiu signifas lumon antaŭ la tagiĝo. Ĉar kiam mi naskiĝis, la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio troviĝas en la plej malbona periodo, kaj miaj gepatroj esperas, ke la nokto tuj pasos kaj la lumo de tagiĝo certe iluminos la mondon."

s-ino Liu Xiaolan pensis, ke kvankam ŝi iris al Japanio, sed ŝi ne forlasis sian patrolandon, Ĉinion. En Japanio ŝi instruas la ĉinlingvon kaj ĉinan literaturon en tri universitatoj kaj aktive akcelas interkomunikon de la ĉina kaj japana popoloj.

"Mi tre zorgas la rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio kaj mi ne esperas diverĝojn en la dulandaj rilatoj. Nun mi estas maltrankvila pri la rilatoj inter la du landoj. Mi deziras, ke pli kaj pli multaj junuloj lernu Esperanton, aktive antaŭenpuŝu la E-movadon kaj kontribuu al la homa paco. Nun multaj japanaj junuloj ne konas la veran historion inter la du landoj, tio malhelpis evoluon de la amikeco inter la du popoloj. Mi tre ĝojas, ke ĉinaj esperantistoj ankoraŭ zorgas la memoron pri Verda Majo. Ĉinaj veteranaj esperantistoj ne nur estas kolegoj aŭ samideanoj de miaj gepatroj, sed ankaŭ de miaj familianoj."

Nun en ĉiu dua jaro, s-ino Liu revenis al Jamusi, nordorienta Ĉinio, por viziti tombejon de la gepatroj kaj esprimis sopiron al ili. "Antaŭ ilia tombo, mi ofte diris, ke kvankam mi ne aktuale konis ilin kaj ne havis memoron pri iliaj vizaĝoj, tamen mi fieras esti ilia filino." Kvankam Verda Majo ne lasis iun ajn vorton aŭ aĵon al sia filineto Xiaolan, tamen s-ino Liu diris, ke ŝi akiris valoran heredon el la patrino.

"La plej granda kaj valora influo de la patrino al mi estas justeco kaj kuraĝeco. Fronte al maljustico, ne silentu, sed esprimu. Tio estas la plej granda influo de mia patrino al mi."

En 1945, malsaniĝanta Verda Majo verkis la poemon "Du pomoj perditaj" por esprimi sopiron al patrolando kaj patrino. En la koro de s-ino Liu, ankaŭ ekzistas du pomoj.

"Se mi estas demandita pri patrolando, ĝi certe estas Ĉinio. Mi ŝatas Japanion, kie mi ĝuas la vivon kaj mi havas la japanan ŝtatecon. Tamen mi amas Ĉinion. Por mi, mia patrino ne estas heroo nek idolo, mi amas ŝin kaj admiras ŝin."

S-ino Liu asertis, ke ŝi estas feliĉa kaj en infaneco kaj nun, ĉar ŝi havas riĉan animan trezoron, kiun donas al ŝi esperantistoj kaj Esperanto. Estas sendube, ke kompare kun Verda Majo, kiu vivis en milita epoko, ŝia filino, kiu naskiĝis en milita epoko, kreskis en tumulta tempo kaj vivas en paca mondo, estas pli feliĉa. Verda Majo kaj ŝia filino Liu Xiaolan estas samaj, kiuj amas siajn patrolandon kaj patrinon, kaj havas saman deziron por akceli la amikecon inter Ĉinio kaj Japanio. Citante la poemon de Verda Majo, ŝia filino jam posedas la du perditajn pomojn, t.e. patrolando kaj patrino. Tamen por plenumi la deziron de Verda Majo akceli la dulandan amikecon, ni ĉiuj ĉinaj kaj japanaj esperantistoj ankoraŭ bezonas multe da klopodo kaj tempo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto