Vizitu Forumon
28-an de julio marde serena

       Noktomeze! Aŭskulteblas nenia sono ol tajpado de tagnoto en mia portebla komputilo. Miaj okuloj, kvazaŭ pezaj je 100 kg, multfoje preskaŭ tute sin fermas, tiel ke mi preskaŭ povas fari nenion ol batali kontraŭ dormemo. "Kiel bone, se mi nun povus min ĵeti al la lito kaj ĝui belan nokton!", mi diris al mi en la koro. "Ne! Ne!" mi tuj neis la ĵus nove naskitan ideon. Mi preferas fini la tagnoton hodiaŭ ol lasi ĝin ĝis morgaŭ. Do mi komencu la tagnoton!

       Frumatene atendante aŭtobuson n. 4 antaŭ nia hotelo Gromada, mi kun intereso rimarkis, ke tage brilas lampoj de ĉiuj aŭtoj irantaj sur la strato. Tre interese! En Ĉinio videblas la fenomeno nur en mallumaj tagoj kaj noktoj. Kial polaj aŭtoj briligas lampojn eĉ tage? Feliĉe mia demando estis tuj solvita de mia direktoro s-ro Zhao Jianping, kiu plurfoje vojaĝis al Eŭropo. Ĉiuj aŭtoj en Eŭropo aŭtomate briligas lampojn tuj ĉe stirado kaj tio grandproporcie reduktas la nombron de aŭtoakcidentoj. Kompreneble tio samtempe signifas, ke multe reduktiĝas la nombro de malfeliĉuloj trafitaj de akcidentoj. "Bonege! La brila ideo estas referencinda por mia patrujo Ĉinio." Mi ne povas min elteni de admiro.

        Alia interesa fenomeno temas pri mia nomo Lina. Dum la kongreso pluraj esperantistoj kun miro demandis, ĉu Lina estas mia vera ĉina nomo. Vidu, estas populare, ke alilandanoj ne povas facile eldiri ĉinajn nomojn. Mi ade substrekas, ke Lina vere estas mia ĉina nomo, dum "Li" signifas belan kaj "na" estas knabina nomo. Spite al signifoplena nomo, mi tamen kuraĝas esti nomita bela knabino: ) Sed dank' al mia patro, li donis al mi nomon facile eldireblan por alilandanoj.

        Konklude dirite, hodiaŭ mi estas bonŝanca. Vidu, ĝuste en la tago mi sukcesis fari intervjuon al s-ino Birthe Lapenna, edzino de s-ro Ivo Lapenna, kaj d-ro Louis Christophe Zaleski-Zamenhof, nepo de E-kreinto L.L.Zamenhof. Nun bonvole permesu al mi fari rakonton, se tio ne ĝenos niajn aŭskultantojn kaj legantojn. Tagmeze mi kaj s-ino Birthe Lapenna libere babilis pri s-ro Ivo Lapenna. Estas bone konate, ke en 2009 estas la 100-jara jubileo de s-ro Ivo Lapenna. Kompreneble mi ne lasos tiel gravan jubileon flanken sed planas fari specialan programeron uste memore al la gravulo en la historio de Esperanto. Menciindas, ke s-ino Birthe Lapenna estas absolute bona intervjuito kaj la tuta babilado iris en bona etoso. Rememorante, s-ino Birthe Lapenna diris: "Mia edzo Ivo Lapenna estis tute speciala homo. Li havis ĉiujn plej bonajn kaj belajn ecojn: bela, ĉarma, genia kaj entute unika. Li ja estis ne nur la arkitekto kaj konstruinto de la moderna Esperanto-Movado, sed ankaŭ la plej granda oratoro en la Esperanto-movado."

         Poste tute ekster mia atendo, mi hazerde min renkontis kun d-ro Louis Christophe Zaleski-Zamenhof. Mi tuj kaptis la bonegan ŝancon kaj informis lin pri mia baldaŭa programero pri la 150-a jubileo de E-kreinto L.L.Zamenhof. Laŭ mia peto li afable parolis pri la kontribuo kaj grandanimeco de sia avo.

         Simple dirite, la tago estas fruktodona. Ĝis morgaŭ!

                                                                    Hieraŭ                       Morgaŭ