Vizitu Forumon

Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof iĝis la Honora Civitano de Bjalistoko

(GMT+08:00) 2009-07-24 08:24:35
(Raportas: "Bonhumora Zamenhof" Bulteno nr0 Bjalistoko)

  La 17-an de decembro en 2008, dum la festa kunsido de la Urba Konsilantaro, Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof estis honorigita per la speciala diplomo kiel la Honora Civitano de Bjalistoko. Li ricevis la simbolan slosilon de la urba pordego, belan pentraĵon, sur kiu estis montrita la palaco de Branicki– la ĉefa urba vidindaĵo -kaj, kompreneble, grandegan rozbukedon. En sia mallonga parolado, Ludoviko Kristoforo dankegis ne nur al la urbaj konsilantoj, kiuj decidis honorigi lin sed ankaŭ al sia nevivanta plu avo substrekante, ke sen liaj meritoj ne okazus la hodiaŭa festo.

  Li eksercis: "La urbo Bjalistoko estis ĉiam proksima al mia koro sed fakte la bjalistokano mi estas apenaŭ 1 tagon". Rememorante alian Honoran Civitanon de Bjalistoko, la marsalon Józef Piłsudski, L.K. faris aludon al sia avo kaj diris: "Oni ankaŭ nomis lin en Pollando AVO kaj amis lin".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto