Vizitu Forumon

Bela dekoraĵo de la domo ĉe la strato Zamenhof 26

(GMT+08:00) 2009-07-24 08:30:12
(Raportas: "Bonhumora Zamenhof" Bulteno nr0 Bjalistoko)

    La urbestro de Bjalistoko decidis dekori "la blindan" muron de la domo ĉe Zamenhofstrato 26 per bela pentraĵo. Jam en junio 2008

    Ludoviko Zamenhof eksalutis la unuan fojon preterpasantojn el sia artefarita balkono.

    Bjalistoka pentristo Andrzej Muszynski ornamis en aprilo 2008 la domon, kiu staras sur la loko de la naskiĝdomo de Ludoviko per la artefaritaj: fenestro, sur kiu sidas Jakobo Sapiro kaj Abraham Zbar (famaj bjalistokaj esperantistoj el la intermilita tempo), balkono, sur kiu staras Ludoviko Zamenhof kaj la dua balkono kun junularo. Samtempe oni renovigis la marmoran tabulon, pendigitan sur la muro de la domo antaŭ 50 jaroj, okaze de la 44-a UK en Varsovio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto