Vizitu Forumon

Startis media kampanjo de Bjalistoko kaj Esperanto

(GMT+08:00) 2009-07-24 08:44:12
(Raportas: "Bonhumora Zamenhof" Bulteno nr0 Bjalistoko)

     Vi diras: Bjalistoko kaj vi pensas Esperanto. En "Gazeta Wyborcza" startis la media kampanjo deBjalistoko – urbo-Esperanto.

     En la longdaŭra programo la realigantoj ekplanis ofte informi pri la historio kaj nuntempo de Esperanto en Bjalistoko, E-afiŝoj, eĉ E-afiŝegoj en diversaj lokoj de la urbo, konkursoj, someraj surstrataj agadoj, eldono de la KD pri la fabela, virtuala Bjalistoko. Danke al ĝi ĉiu loĝanto de Bjalistoko aŭ turisto povos virtuale viziti diversajn objektojn en la urbo : esperantan bibliotekon, Esperanto-Centron, la Urbodomon, lernejon, kie oni povos partopreni virtuale la E-kurson, kinejon kun la filmo pri Ludoviko, ktp. La enhavon de la KD „Esperanto" preparis la firmao E@I. La unua prezentado okazis dum la Internacia kongreso de E-Ĵurnalistoj en Vilno. La 10-an de septembro 2008 la KD en la kvanto 420.000 ekzempleroj estos senpage aldonita al la 420.000 ekzempleroj de Gazeta Wyborcza – marda tutpollanda eldono. Fina punkto de la kampanjo estos la tendo TOLEREMO, kiu estos starigita sur la Urba Placo kie naskiĝis Esperanto. Dum 14 tagoj diversaj asocioj, uzante diversajn metodojn, transdonos al la loĝantaro de Bjalistoko kaj al turistoj ilian vidpunkton al la ideo de toleremo en la mondo. La kampanjon proprakoste organizis la Oficejo de la Urba Promocio kunlaborante kun LKK de la 94-a UK kaj Gazeta Wyborcza

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto