Vizitu Forumon

Kongresejo de 94-a UK

(GMT+08:00) 2009-07-24 08:57:53
    Bjalistoka Politekniko estas la altlernejo kun pli ol 13 000-oj da studentoj.

    Ĝi estis fondita en la jaro 1949, kiel la Alta Inĝiniera Lernejo. Nuntempe ĝi gvidas 8 fakojn. Du el ili troviĝas en aliaj urboj. La plej granda nombro de la studsalonoj kaj fakoj situas ĉe la strato Wiejska, kie ni planas aranĝi la kongresejon por la 94-a Universala Kongreso.

     La altlernejo kunlaboras kun diversaj partneroj en Pollando kaj eksterlande. En la jaro 2008 Bjalistoka Politekniko estis elektita kiel la plej bona alta lernejo en la Podlaĥia Vojevodio.

    Je la dispono de la kongresanoj estos starigitaj kunvensalonoj, grandaj koridoroj kaj bone ekipitaj studentaj domoj, kiuj situas en la studenta urbeto. Sur la verdaĵo antaŭ la ĉefa konstuaĵo, la organizantoj antaŭvidas la tendegon t.n. "Zamenhof-salonon" kaj la duan –gastronomian tendon, kun ege bona podlaĥia malmultekosta manĝajo. Proksime de la kongresejo troviĝas bonkvalitaj restoracioj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto