Vizitu Forumon

Podlaĥia Vojevodio kaj Bjalistoko --Palaco de Hasbach

(GMT+08:00) 2009-07-24 09:01:07

   

      Unu el la unuaj fabrikistoj el Łódź, kiu translokiĝis al Bjalistoko por eviti altajn taksojn, kiujn oni pagis pro la eksportataj al Rusio varoj, estis Ewald Hasbach. Apud la fabriko li konstruigis imponan vilaon kaj aliajn konstruaĵojn. En la jaro 1905-1907 estis konstruita novrenesanca palaco en la miksita stilo franca-nederlanda kaj toskana. La Palaco, kontraŭe al la fabriko, ne estis detruita dum la Unua Mondmilito. Dum la krizo, fine de la 20-aj kaj komence de la 30-aj jaroj, la funkcianta „Fabriko de A. Hasbach" bankrotis kaj estis transprenita de la pola ŝtato. Post la komenco de la Dua Mondmilito la familio Hasbach translokiĝis al Varsovio kaj tiam la sovetianoj funkciigis la fabrikon, kies estraro ekloĝis en la palaco. Kiam la germanoj okupis Bjalistokon en 1941, la nepo de Ewald – Sergiusz Hasbach revenis al la palaco, por gvidi la fabrikon. En 1944 forlasante Bjalistokon la germanoj bruligis la fabrikon, sed la palaco restis netuŝita. Nuntempe en la palaco troviĝas la Regiona Servo por Protekti Monumentojn kaj Podlaĥia Klubo de Entreprenistoj.
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto