Vizitu Forumon

Unua Kongreso 1905 en Boulogne-sur-Mer (dua parto)

(GMT+08:00) 2009-07-24 12:25:15

         Nun mi transiros al la laborantoj speciale esperantistaj. Ne venis ankoraŭ la tempo, skribi oficalan historion de nia afero, kaj mi timas, ke mi povus fari ian publikan maljustaĵon al tiu aŭ alia persono ĉe la kompara taksado de la meritoj de la diversaj batalantoj. Tial mi ne nomos ĉiun el ili aparte, sed al ĉiuj kune mi esprimas koran dankon pri ilia laborado en la nomo de ĉiuj amikoj de Esperanto. Dek ok jaroj pasis de la tago, kiam Esperanto aperis en la mondo. Ne facilaj estis ĉi tiuj dek ok jaroj. Nun mi vidas antaŭ mi grandegan nombron da varmegaj amikoj de Esperanto, kiuj reprezentas per si preskaŭ ĉiujn landojn de la tera globo, preskaŭ ĉiujn naciojn de la mondo, ĉiujn rangojn, statojn kaj klasojn de la homoj. Tre granda estas jam nia literaturo, tre multaj estas niaj gazetoj, en la tuta mondo ni havas nun grupojn kaj klubojn esperantistajn, kaj al neniu klera homo en la mondo la nomo de nia afero nun estas jam nekonata. Kiam mi rigardas la nunan brilantan staton de nia afero, mi rememoras kortuŝite pri la unuaj pioniroj, kiuj laboris por nia afero en tiu malĝoja tempo, kiam ni ĉie renkontadis ankoraŭ nur mokon kaj persekuton. Multaj el ili vivas ankoraŭ kaj ili rigardas nun kun ĝojo la fruktojn de sia laborado. Sed ho ve, multaj el niaj pioniroj jam ne vivas. Dek ok jaroj estas granda peco da tempo. En tiu ĉi granda spaco da tempo la morto rabis al ni tre multe el niaj fervoraj kunbatalantoj. Citi ĉiujn nomojn estus nun afero ne ebla; mi nomos nur kelkajn el ili. La plej frue forlasis nin Leopoldo Einstein, la unua energia propagandisto de nia afero; lia morto estis granda bato por nia afero entute, kaj speciale por ia disvastiĝado en Germanujo. Poste la morto rabis la ni josefon Wasniewski, la simpatian kaj de ĉiuj amatan apostolon de nia afero en Polujo. Kaj antaŭ kelke da jaroj mortis tiu persono, al kiu Esperanto ŝuldas multe, tre multe kaj sen kiu nia afero nun eble tute ne ekzistus; mi parolas pri la neforgesebla W.H. Trompeter. Neniam parolante pri si, postulante por si nenian dankon, li prenis sur siajn ŝultrojn nian tutan aferon, kiam ĝi troviĝis en la plej malfacilaj cirkonstancoj; li sola subtenadis ĝin tiel longe, ĝis la nombro de la esperantistoj fariĝis sufiĉe granda, por subtenadi la aferon per fortoj komunaj. Kiel li ĝojus nun, se li vidus la nunan staton de nia afero!

        Krom la nomitaj tri personoj estas ankoraŭ granda, ho ve, tre granda nombro da personoj, kiuj multe laboris por nia afero kaj kiuj nun jam ne loĝas en nia mondo kaj ne povas vidi la fruktojn de siaj laboroj. Ili mortis korpe, sed ili ne mortis en nia memoro. Mi proponas, estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj, ke ni honoru ilian memoron per leviĝo de niaj seĝoj. Al la ombroj de ĉiuj mortintaj batalantoj esperantistoj la unua kongreso esperantista esprimas sian respekton kaj pian suluton!


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto