Vizitu Forumon

Esperanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj: Kion Fari?
-Humphrey Tonkin

(GMT+08:00) 2009-07-24 12:29:08
    La historio de Esperanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj komenciĝas jam preskaŭ en la komenco de UN mem, kiam en 1950 en Lake Success delegacio de Universala Esperanto-Asocio transdonis al la sekretariato de UN peticion favore al Esperanto, kiu deklaris unualie, ke "la solvo de la problemo de internacia lingvo havas grandan praktikan gravecon kaj ke Unuiĝintaj Nacioj devus preni ĝin en seriozan konsideron."

     La peticio petis la subtenon de UN por ke Esperanto estu instruata en lernejoj kaj uzata en "turismo, internacia komerco kaj korespondado." La dokumento, transdonita al la Helpa Ĝenerala Sekretario Benjamin Cohen La 2-an de aŭgusto, estis tuj pludonita Al Unesko, kiel la instanco de UN kompetenta por ĝin trakti. Sekvinte longan kaj serpentuman vojon tra la tiam relative malkomplika strukturo de Unesko, la peticio rezultigis rezolucion de Unesko en decembro 1954, voĉdonitan dum la tiujara Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo , kiu rekonis, ke la rezultoj atingitaj de Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko. La rezolucio komisiis la Ĝeneralan Direktoron de Unesko "sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco,edukado kaj kulturo."Aparta decido dum tiu periodo starigis formalajn konsultajn rilatojn inter Unesko kaj Universala Esperanto-Asocio.

    Verdire, la interesiĝo de UEA pri demandoj kernaj al la idealoj de Unuiĝintaj Nacioj havas eĉ pli longan historion. Jam antaŭ la akcepto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en 1948. UEA metis paragrafon en sia statuto, kiu emfazis, ke respekto al la homaj rajtoj estas antaŭkondiĉo de la laboro de la Asocio —— kaj la laboron pri menciita peticio UEA iniciatis baldaŭ post la fino de la mondmilito. La rilatoj inter UEA kaj Unesko, kiuj daŭras ĝis hodiaŭ, donis al Esperanto kaj UEA certan etiketon de seriozeco, kaj tiu formala rekono nepre faciligis la disvastigon de Esperanto en diversaj regionoj de la mondo. UEA entuziasme partoprenis la diversajn kamparanojn de Unesko, interalie starigante la serion de libroj Oriento-Okcidento, kiu konsistas el tradukoj en Esperanton de elstaraj verkoj de la monda literaturo —— serio kiu ankaŭ daŭras ĝis hodiaŭ, Kiam en la 1970-aj kaj fruaj 1980-aj jaroj Unesko komencis interesiĝi pri ekvilibra komunikado inter la diversaj ŝtatoj, UEA emfazis la gravecon de egaleca lingva komunikado. Subtene al la nocio de komunika egaleco kaj la rilato de la lingvoj al tiu nocio, la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Amadou-Mahtar M'Bow, aperis ĉe la Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko en 1977 kaj faris gravan paroladon pri tiu temo en la inaŭguro de la kongreso. Dum tiu periodo, vizitantoj al Universalaj Kongresoj kaj parolantoj en iliaj inaŭguroj estis interalie la Asista Ĝenerala Sekretario de UN kaj la Ĝenerala Direktoro de la Internacia Telekomunika Unio.

     En 1985, dua rezolucio de Unesko refortigis tiun de la jaro 1954, rekonante la kontribuon de Esperanto specife al la laboro de Unesko kaj rekomendante al la ŝtatoj-membroj, ke ili utiligu la okazon de la centjariĝo de Esperanto en 1987 por enkonduki studprogramojn pri Esperanto "en siaj lernejoj kaj institucioj de supera edukado."

                                    Humphrey Tonkin
El paralado ĉe la Novjorka E-societo
La 24-am de aprilo de 2009

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto