Vizitu Forumon

Zamenhof ĉe Unesko
-(Claude Nourmont)

(GMT+08:00) 2009-07-24 12:37:06
      La festado de la 150-a datreveno de la naskiĝo de Ludoviko Zamenhof en 2009 estis solene inaŭgurita en la sidejo de Unesko, kiu jam okaze de lia 100-a datreveno rekonis la eksterordinaran signifon de lia vivoverko, proklamante lin unu el la grandaj personecoj de la homaro. Tiu rekono ne perdis sian validecon, kiam finiĝis la festado de la tiama jubileo, sed ankoraŭ en la nova Zamenhof-jaro ĝi restas fakto, al kiu la Esperanto-movado povas daŭre referenci.

      La lanĉon de la Zamenhof-jaro sur unu el la plej prestiĝaj forumoj de la mondo ni dankas al Barbara Despiney, multjara reprezentanto de UEA ĉe Unesko, kiu sukcesis konvinki la polan ambasadorinon ĉe Unesko Maria Wodzyska-Walicka organizi konferencon kadre de la Internacia Jaro de Lingvoj en la sidejo de Unesko la 15-an de decembro. Al tiu iniciato aliĝis la litova ambasadorino Ina Mariulionyt. Ĝi ricevis oficialan karakteron kadre de Unesko, kies Ĝenerala Direktoro Koichiro Matsuura estis ĝia ĉefa invitanto. La konferenco estis ankaŭ prezentita en la retejo de Unesko kun resumo pri ĝia fono. Eta teamo febre preparis la eventon, okazonta sub la titolo: "Esperanto, lingvo justa".

     La konferencon prezidis Barbara Despiney, kaj ĝi disvolviĝis en du lingvoj, Esperanto kaj la franca, kun samtempa interpretado inter ili. La 400-persona salono estas sufiĉe plena; venis homoj el Belgio, Francio, Germanio, Hispanio, Italio, Koreio, Litovio, Luksemburgio, Nederlando, Pollando, Slovakio, kaj eĉ iu princo el Benino. La granda plimulto estis francaj esperantistoj. Iuj el ili do sin demandis: pro kio interpretado? La kunveno okazis plejparte en la franca, nur la mesaĝo de la prezidanto de UEA kaj de vicprezidanto de Akademio Internacia de la Sciencoj, estis legitaj en Esperanto. Sed ni estis gastoj, kaj ni devas respekti la lingvan diversecon, pri kiu ni mem pledas. Tiel ni nepre volis havi interpretadon; ni ankaŭ deziris, ke Esperanto aŭdiĝu en la Uneskejo; feliĉe deĵoris du profesinivelaj esperantistaj interpretistoj. Pri la mesaĝoj legitaj en Esperanto oni eĉ donis anglan tradukon surpapere al tiuj, kiuj eble ne tiom regs la francan aŭ Esperanton.

      Komence la ambasadorinoj Wodzyńska-Walicka kaj Marčiulionytė bonvenigis la publikon. Poste Claude Nourmont, vicprezidantino de UEA, legis en Esperanto salutmesaĝojn de la prezidanto Probal Dasgupta kaj de la Akademio Internacia de la Sciencoj, ĉi lastan senditan de ĝia vicprezidanto Carlo Minnaja. Kiel reprezentanto de la Ĝenerala Direktoro Matsuura, programspecialisto Mauro Rosi el la Sekcio de Kulturaj Esprimoj kaj Kreaj Industrioj faris enkondukan paroladon pri la Internacia Jaro de Lingvoj. Li aparte dankis al UEA pro ĝia agado antaŭ unu jaro por tradukigi en multajn lingvojn la mesaĝon, per kiu la Ĝenerala Direktoro de Unesko enkondukis la Jaron kaj skizis ĝiajn celojn.

      Emocia estis la ĉeesto de d-ro Louis Zaleski-Zamenhof, la nepo de la kreinto de Esperanto, kiu faris prelegon pri Ludoviko Zamenhof kiel idealisto, substrekante la aktualecon de liaj idealoj, tute aparte tiun de toleremo. Kortuŝe, Louis Zaleski-Zamenhof persone parolis al sia avo. Al la ofta demando, en kiu lando naskiĝis lia avo kaj Esperanto, estas malfacile respondi pro la regiono, kie la limoj inter la landoj ŝanĝiĝis: ĉu Pollando, ĉu Rusio, ĉu Litovio? Mapo sur ekrano helpis kompreni, ke la demando en si mem ne havas sencon: li estis civitano de la mondo. Kaj Esperanto estas lingvo de amikeco.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto