|
|
||
Sed kiu li estas, Ludoviko Lazaro, kreinto, aŭ kiel li preferis esti nomata, "iniciatinto" de tiu lingvo internacia? De kie li venas? El kia lando de nia terglobo? Ni povas legi, gravuritan sur unu el liaj monumentoj, la eltiraĵon de lia parolado en kiu li aludis "Litovion, sian karan patrujon". Tamen, en alia parolado, li prezentiĝis "filo de pola tero, tero sur kiu li naskiĝis, sur kiu li vivis kaj laboris, tero en kiu li deziris esti entombigota". Ĉi-rilate la kontraŭdiro estas nur ŝajna. Ĉar la regiono de Bjalistoko, kie li naskiĝis, estis iam parto de la Respubliko de Du Popoloj, originanta de la Pol-Litova Unio decidita komence de la dekkvina jarcento. Ĝi tiam ampleksis teritoriojn etendiĝantajn inter Balta kaj Nigra Maroj. Ĝin fakte priloĝis ne nur poloj kaj litovoj, sed ankaŭ rutenoj, prauloj de bjelorusoj; kozakoj, prauloj de ukrainoj; kaj ankaŭ judoj, kies multnombra komunumo tie instaliĝis jam inter la dekdua kaj la dekkvara jarcentoj. Tamen en la jaro de la naskiĝo de mia avo la Respubliko de Du Popoloj ne plu ekzistis; la urbo Bjalistoko estis tiam aligita al la regiono de Grodno. Sekve, laŭjure, Zamenhof estis rusa regato, dum la juda nacieco estis enskribita en lia pasporto.
Kiu do finfine li estas, Doktoro Esperanto: ĉu polo, litovo, ruso, aŭ judo? Cetere en Hispanio li portas la medalon de Izabela la Katolika, en Francio li estas Kavaliro de la Honora Legio, dum multaj monumentoj starigitaj memore al li, stratoj kaj placoj dissemitaj tra kvindeko da landoj de la terglobo portas lian nomon. li jam respondis: Li estas Homarano, li do apartenas al la tuta homaro.
Li sekve ĝojas observante la falon de muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj, muroj, kies detruon li kantis en siaj profetaj poemoj. Li ĝojas observante la popolojn iam malamikajn, formantajn grandan rondon familian tra la tuta Eŭropo kaj baldaŭ tra la tuta mondo. Nur mankas al tiu rondo familia la komunikilo neŭtrala, respektanta lingvojn naciajn, vehiklojn de kulturaj riĉecoj; mankas lingvo internacia, kiu ne penus al ili substituiĝi. Ni esperu baldaŭan malaperon de tiu manko. Ni esperu: la espero estas ja simbolo de nia Esperanto.
Tamen ni ne nur esperu. Ni ankaŭ laboru por kontribui ke la Zamenhof-jaro, kulminonta en Bjalistoko dum la venonta Jubilea Kongreso, iĝu grava paŝo sur la vojo al la epoko, kiam homoj nian lingvon parolante ne nur komunikiĝu, sed ankaŭ amikiĝu! (el "Esperanto" marta n-ro, 2009)
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |