Vizitu Forumon
22-an de julio merkrede serena

    Ĉi-matene nia kara aŭskultanto s-ro Jiri Patera kondukis nin al la hejmo de ĉeĥa esperantisto-poeto s-ino Eli Urbanova. Ŝi debutis kiel poetino en la jaro 1940 per la ĉeĥlingva poemo "Spegulo". Scipovinte nian lingvon Esperanto en la jaro 1948, ŝi esperantlingve ekverkis poemojn kaj akiris elstarajn atingojn. Krome, ŝi gajnis eĉ premion Osiek pro la vaste laŭdata romano "Hetajro Dancas". Fakte leginte amasajn laŭdojn pri la romano, mi havas impulson legi la romanon. Bedaŭrinde, 87-jaraĝa Eli Urbanova ne multe rakontis pri la pasinteco pro ne tre bona memoro.

    Tempo rapide pasis. Posttagmeze alia simpatia esperantisto s-ro Jirka Tomeĉek aŭte veturigis nin al bela urbeto Svitavy. Dum la 3-hora veturado, mi multe ĝuis la belecon ambaŭflanke de la ŝoseo. Mi diris al mi en la koro, ke Ĉeĥio estas perfekta loko por geedziĝa fotado kaj la popolana vivo ĉi tie kredeble estas kvieta, komforta kaj harmonia kun la naturo.

    Akompanate de lokaj gastamaj esperantistoj, ni vizitis urban muzeon de Svitavy. Montrinte antikvan maŝinon, la direktorino de la muzeo Blanka Ĉuhelova demandis, ĉu ni scias, kio estas la maŝino. Kompreneble mi neniam ĝuste divenis funkcion de la maŝino sen sciigo de aliaj. Ĝi estas lavmaŝino uzita en la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento. Mi nomas ĝin praulo de la modernaj lavmaŝinoj. En tuta etaĝo estas dekoj da tiutempaj diversformaj lavmaŝinoj, kiuj manifestas la evoluadon de la historio pri lavado. Tiuj lavmaŝinoj estas nekredeble malsamaj ol la modernaj laŭ la ekstera aspekto. Kompreneble tekniko de la homaro estas magia kaj ĉio estas ebla. En la urba muzeo estas ankaŭ ekspozicio pri Oscar Shindler, kiu naskiĝis ĝuste en tiu ĉi urbeto Svitavy kaj savis multajn judojn en la 2-a mond-milito. La ekspozicio iasence montras al mi kiel terura estas milito kaj kiel kruelaj estas tiuj kontraŭhumanismaj militlanĉintoj. Pacon al la tuta homaro!

    Nuntempe mi volas koncentri la atenton al ŝtatnivela E-muzeo en Svitavy. La E-muzeo, kies fondiĝo gajnis fortan subtenon de la loka registaro, staras apud la urba muzeo. Surprizas min, ke ene estas tiel multe da trezoraj materialoj rilate al Esperanto. Ekster mia atendo, tie sin trovas ankaŭ ĉinaj infanlegaĵoj. Ni promesis kontribui aliajn ĉinajn infanlegaĵojn al la muzeo, demandite de tieaj sindonemaj volontuloj pri ebleco de nova kontribuado. Menciindas, ke kvankam la edzo de Libuse Dvorakova, volontulo en la muzeo, estas neesperantisto, tamen li tute subtenas Esperanton kaj servas en la muzeo kiel fotisto. Iasence, li estas alispeca volontulo en la muzeo. Tiuj sindonemaj volontuloj tiel delikate laboras, ke ĉio en la muzeo estas en bona ordo. Pliajn sukcesojn al vi, sindonemaj volontuloj!

    Ŝajnas, ke mi estas laca. Do mi finu la skribadon!

                                                                     Hieraŭ                   Morgaŭ