Vizitu Forumon
21-an de julio marde serena

     Komence de mia hodiaŭa tagnoto, mi volas antaŭ ĉio esprimi mian elkoran dankon al s-ro Petro Chrdle, vicprezidanto de Ĉeĥa E-Asocio. Dank' al li, glate iras nia restado en Prago, ĉefurbo de la bela lando Ĉeĥio.

    Preskaŭ noktomeze de la 20-a de julio, Petro Chrdle atendis nin en la praga flughaveno kaj poste per sia aŭto veturigis nin al nia hotelo Krystal, kiu, anticipe mendita de li anstataŭ ni, situas inter la flughaveno kaj la urbocentro. Sincere dirite, tio multe kortuŝas min. Sen li, mi ne povas imagi kiamaniere ni atingu la hotelon, ĉar mi vidis neniun taksion antaŭ la elirejo de la flughaveno. Simpatia kaj helpema Petro Chrdle!

    Dum babilado, Petro Chrdle kun intereso sciigis al mi, ke mi estis lia ĉiĉeronino en la 89-a UK okazinta en Pekino en la jaro 2004. Li diris: "En la jaro 2004 vi estis mia ĉiĉeronino, kaj morgaŭ mi estos via ĉiĉerono."

    Matene de la sekva tago, Petro Chrdle laŭplane venis al nia hotelo kaj kondukis nin al historia tramo, per kiu ni poste turismis tra Prago kune kun ekskursanoj de la 65-a Internacia Junulara Kongreso okazanta en ĉeĥa urbeto Liberec' ĉe la landlimo kun Germanio kaj Pollando. Menciindas, ke tie en la haltejo de la historia tramo ni nin renkontis kun nia fidela aŭskultanto s-ro Jiri Patera, kiu sindoneme servis al ni en la postaj tagoj, kompreneble mi rakontos tion poste.

    Nun mi turnu vian atenton al la tuttaga ekskurso tra Prago. En la historia tramo ni nekredeble renkontiĝis kun ĉina esperantistino Nan Matthias-Wang. Edziniĝinte al germana esperantisto en la jaro 2002, ŝi nuntempe havas 2 ege amindajn gefilojn – 7-jaraĝan filinon kaj 4-jaraĝan filon. Mi nun pli kredas, ke naskitoj de diverslandanoj estas relative pli belaj kaj ĉarmaj ol tiuj de samlandanoj. Kompreneble oportune de diversnacieco de la gepatroj, la 2 infanoj denaske parolas ĉinlingve, germanlingve kaj esperantlingve. Kaj mi eĉ kun intereso ĉinlingve babilis kun la du infanoj kaj ili bone respondis per la sama lingvo. Interesas min, ke la pliaĝa fratino sin fadene ligas kun la frato por ke li ĉiam kunestu kun ŝi en la amaso de ekskursanoj. Saĝa knabino! Evidente videblas dum la ekskurso, ke ili estas feliĉaj familianoj. Enviinda familio! Tiutempe mi interkonsentite planas fari intervjuon al la tuta familio, sed bedaŭrinde mi tion faros nur en la futuro por tempolimigo. Eble en baldaŭa estonteco niaj karaj aŭskultantoj aŭskultos voĉon de la 2 amindaj infanoj.

    Karaj, nun bonvole permesu al mi turni vian atenton refoje al la tuttaga ekskuro. Ĉeĥa prezidentejo Martinicky Palaco estas elstara vizitindejo de la ekskurso. Ĉi tie mi pardonpetas, ke mi nur konkludas, ke la palaco estas vizitinda kaj vizitenda, ĉar miaj vortoj estas palaj por priskribi la belan lokon. Por mi okultrafaj estas tiuj ĉarmaj pordogardistoj de la palaco. Hahah, ĉiuj homoj ŝatas ĉarmulojn, ĉu ne?!

    Ĉe la fino de ekskurso, malrapideco de ekskursanoj iomete ĝenis nian karan ĉiĉeronon Petro Chrdle. Tamen ne maltrankviliĝu, li, lerta ĉiĉerono, certe havas kontraŭrimedon taŭgan. Kio estas la taŭga kontraŭrimedo? Petro Chrdle rakontis al siaj kondukatoj: Kiam Lina ĉiĉeronis nin en la 89-a UK okazinta en Pekino en 2004, ŝi ade diris "Rapide! Rapide! Alie ni malfruiĝos!". Kaj nun ankaŭ mi diras la samon "Rapide! Rapide!". Aŭskultinte la rakonton, ĉiuj ekskursanoj ridetis kaj kompreneble rapidigis iliajn paŝojn.

    Subite venis al mia kapo sperto pri interŝanĝo de valutoj. Nin eliginte el la palaco, ni intencis havigi al ni ĉeĥajn kronojn, kiuj estas pli favore uzeblaj ol eŭroj en Ĉeĥio. Ni tuj trovis, ke kurzo estas tute malsama en diversaj mon-ŝanĝejoj, kiuj estas ĉie videblaj en la centro de Prago. Interese! En mia patrujo Ĉinio kurzo estas ĉie sama, ĉu en flughaveno ĉu en hotelo. Kaj demando estiĝis en mia kapo. Eble ankaŭ Pollando, nia venonta celloko, estas la sama rilate al mon-ŝanĝo?

    Post la ekskurso, Petro Chrdle kondukis nin al la hejmo de ĉeĥa bone konata esperantisto s-ro Josef Kavka, iama redaktoro de la gazeto "Geologio Internacia". Lia hejmo fakte proksimas al nia hotelo. La belega ĝardeno de Josef Kavka profunde allogas min. Vidu, kiel bela kaj kvieta estas la ĝardeno! Ene multaj plantoj nekonataj de mi belege ornamas la ĝardenon. Mi imagas al mi, kia ĝuo estas legado en la ĝardeno. Josef Kavka, mastro de la belega ĝardeno, ĝoje babilis kun ni kaj eĉ gastame regalis nin per dolcaĵoj. Intertempe mi eĉ longtempe babilis kun la filino de Josef Kavka en la telefono. La denaska esperantistino rakontis al mi, ke la patro parolis al ŝi esperantlingve, kiam ŝi venis al la mondo. Poste mi hazarde trovis, ke en Ĉeĥio estas nemalmulte da denaskaj esperantistoj. Mi eble aldonos koncernan rakonton en la futuro.

    Tempas por mia nokta dormo!

                                                                                Morgaŭ