Vizitu Forumon

Stefan Macgill gvidos novan estraron de ILEI

(GMT+08:00) 2009-07-25 20:03:50
(Raportas: "Kongresa Kuriero" )

La 22-an de julio la Komitato de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, faka asocio aliĝinta al UEA, elektis novan 7-membran estraron. Kiel

prezidanto de ILEI elektiĝis la konata pedagogo Stefan MacGill (Nov-Zelando/Hungario), kiu respondecos pri eksteraj rilatoj kaj kunordigo. Vicprezidanto Duncan Charters (Britio/Usono) okupiĝos pri universitata agado kaj instru-teknologia evoluo. Małgorzata Komarnicka (Pollando/ Germanio) estas sekretario kaj Julija Batrakova (Rusio/Nederlando) kasisto. La antaŭa prezidanto Radojica Petrović (Serbio) estis taskita pri edukaj projektoj kaj informado, kaj Zsófia Kóródy (Hungario/Germanio) pri ekzamenoj, Esperantocentroj kaj instrukapabligo. La fakoj de Julián Hernández (Kubo) estas lerneja kaj landa agadoj. El la antaŭa estraro nur Petrović kaj Kóródy estis reelektitaj, sed MacGill kaj Charters membris en la estraro de ILEI jam pli frue, respektive kiel vicprezidanto kaj pre! zidanto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto