Vizitu Forumon

Teĥnologie tre bone ekipita kongreso

(GMT+08:00) 2009-07-27 17:01:53
(Raportas: "Kongresa Kuriero" )

La ĉijaran kongreson en Bjalistoko estos memorita inter esperantistoj ne nur ĉar jubilea de la naskiĝo de nia fondinto, sed ankaŭ ĉar la teĥnologiaj ekipaĵoj kiujn oni metis je dispono de la LKK kaj de la kongresanoj estas aparte kvantaj kaj elstaraj, finfine proksimaj al la bezonoj de moderna kongreso.

La tuta kongresejo estas kovrita de sendrata senpaga retkonekto, al kiu ĉiuj povas konektiĝi elektante la sendratan reton BIAMAN kaj tajapante la pasvorton ESP-BIAMAN-2009.

Tuta salono, granda, estis disponigita por la bezonoj de Gazetara Servo kaj de Kongresa Kuriero, kaj ekipita per abunda nombro da komputiloj, libere uzeblaj ankaŭ de simplaj kongresanoj.

Tie, krome, ĉiuj komputiloj estas ekipitaj per simpla sed efika retprogramo "Kongresa Kuriero", aŭtorita de Claudio Imbrenda, KN: 780, kiu aŭtomate permesas liveri artikolojn kaj fotojn al la Kongresa Kuriero.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto