Vizitu Forumon

Solene inaŭguriĝis 94-a UK en Bjalistoko, Pollando

(GMT+08:00) 2009-07-27 17:06:19





(Raportas: Zhao Jianpin kaj Chen Lina)

     Je la 10-a horo de la 26-a de julio, 2009, laŭ la loka tempo, okazis en Bjalistoko, hejmloko de E-kreinto L.L.Zamenhof, la solena inaŭguro de 94-a Universala Kongreso memore al la 150-jara jubileo de la majstro L.L.Zamenhof. La kongresa temo estas "Krei pacan ponton inter la popoloj": Zamenhof Hodiaŭ. Laŭ la plej nova statistiko, donita de Clay, Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, entute 1840 homoj ĉeestis al la inaŭguro, kiu estis prezidata de prof. Probal Dasgupta, nuna prezidanto de UEA. Kiel kutime, la kongreson salutas gravuloj, kiaj s-ro Loes Demmendas, la Alta Protektanto de la 94-a UK, s-ro Tadeŭsz Truskolaski, urbestro de Bjalistoko, kaj d-ro Louis Christophe Zaleski Zamenhof, nepo de L.L.Zamenhof.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto